Saltu al enhavo

La Invado (filmo, 2024)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Invado
filmo
Originala titolo The Invasion
Kina aperdato 2024
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Sergej Loznica
IMDb
vdr

La Invado (originala titolo angle The Invasion) estas dokumenta filmo realigita de Sergej Loznica kaj eldonita en 2024.

La dokumenta filmo La Invado estis prezentita dum la Festivalo de Cannes 2024 en speciala sesio.

Sinoptiko

[redakti | redakti fonton]

La Invado ne temas pri la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj la rusia agreso sur la ukraina teritorio, sed pri la konsekvencoj sur la ĉiutaga vivo de la ukrainoj dum tiu konflikto. Filmita super periodo de du jaroj, la dokumenta filmo prezentas la vivon de la ukraina loĝantaro en tuta Ukrainio de Kievo kaj Odeso al Lvivo kaj Dniproo[1][2].

Teknika folio

[redakti | redakti fonton]
  • Reĝisoro : Sergej Loznica
  • Originala titolo : The Invasion
  • Scenaristo : Sergej Loznica
  • Filmmontistoj : Danielius Kokanauskis, Sergej Loznica
  • Sono-inĝeniero: Vladimir Golovnicki
  • Kunproduktado : ARTE Francio Kino
  • Eksterlandaj produktadoj: Atoms & Void, Current Time TV[3]
  • Eksterlandaj produktistoj: Sergej Loznica, Maria Baker-Choustova, Kenan Aliyev, Natalia Arshavskaya
  • Kunproduktistoj: Fabrice Puchault, Anne Grolleron, Rasha Salti.
  • Distribuanto (Francio): Potemkine Films
  • Ĝenro: dokumenta filmo
  • Daŭro : 145 minutoj
  • Eldondato:  Francio: 2024 por la Festivalo de Cannes

Laŭ Pierre Charpilloz de So Film, Sergei Loznitsa bone subtenas kun la filmo The Invasion Ukrainion en tiu agreso de Rusio. Nevolinta propagandi ĝi celas objektive pentri la vivon sub milito kaj tial estas parto de la granda tradicio de politika kaj historia kino[4]. Post la filmoj Majdano en 2014 kaj Donbaso en 2018, Sergej Loznica venis al Cannes por prezenti La Invadon, la trian parton de triptiko dediĉita al la batalo, kiun Ukrainio faras jam dum dek jarojn por defendi sian sendependecon antaŭ la rusa agreso[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Leo Barraclough, Sergei Loznitsa’s «The Invasion» picked up for France following Cannes premiere (Exclusive), Variety,‎ la 19-an de majo 2024. Alirite la 22-an de majo 2024.
  2. 2,0 2,1 (fr) Céline Rouden, Festival de Cannes 2024 : avec «L’Invasio », Sergei Loznitsa filme le quotidien de l’Ukraine en guerre, La Croix,‎ la 17-an de majo 2024. Alirite la 22-an de majo 2024.
  3. {{{Titolo}}}”. 
  4. (fr) Pierre Charpilloz, L’Invasion de Sergei Loznitsa, So Film,‎ la 21-an de majo 2024. Alirite la 22-an de majo 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Sergej Loznica en IMBd

The Invasion | Sergei Loznitsa | Trailer | L' Alternativa 2024