La Nación (Paragvajo)
La Nación | ||
periodaĵo | ||
---|---|---|
Periodeco | Ĉiutaga | |
| ||
Lando | Paragvajo | |
Urbo | Fernando de la Mora | |
Posedanto | Sarah Cartes | |
Establodato | 25-a de majo 1995 | |
Fondinto(j) | Osvaldo Domínguez Dibb vd | |
| ||
Retejo | http://www.lanacion.com.py/ | |
La Nación (esperante La Nacio) estas konservativa ĉiutaga gazeto eldonata en Paragvajo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis fondita la 25-an de majo 1995 fare de la komercisto kaj sportdirektoro Osvaldo Domínguez Dibb, en la urbo Fernando de la Mora.[2] Kune kun Diario Crónica kaj la radiostacioj Montecarlo FM 100.9 kaj 970 AM, ĝi estas parto de Grupo Nación de Comunicaciones.[3]
La neprofitcela organizaĵo Supervivo Internacia aljuĝis al ĝi la premion por "La plej rasisma artikolo" de la jaro 2007, ĉar ĝi nomis indiĝenojn "neolitikaj" kaj komparis ilin kun "kancero".[4]
La 15-an de aprilo 2015, la komercistino Sarah Cartes oficialigis la aĉeton de Grupo Nación de Comunicaciones, kiu fariĝis parto de Grupo Cartes.[5]
Dum 15 jaroj, Grupo Nación de Comunicaciones estis gvidata de la komercisto kaj sportdirektoro Alejandro Domínguez,[6] filo de Osvaldo Domínguez Dibb, kiu en januaro 2016 estis elektita kiel prezidanto de la futbala federacio CONMEBOL.[7]
En aŭgusto 2015, Grupo Nación de Comunicaciones aĉetis la gazeton Popular, sed ankaŭ la retejon hoy.com.py kaj radion elsendatan per la interreto, ĉiuj apartenantaj al Grupo Multimedia de la eksa prezidanto Juan Carlos Wasmosy.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PERIÓDICOS DIARIOS DE PARAGUAY. Prensa Escrita. Alirita 26-a de julio 2012 .
- ↑ Aniversario del diario La Nación - Política - ABC Color.
- ↑ History of La Nación. Arkivita el la originalo je 2014-11-21. Alirita 2024-12-01 .
- ↑ La Nación - Fernando de la Mora.
- ↑ La Nación / La empresaria Sarah Cartes compró el Grupo Nación de Comunicaciones.
- ↑ ¿Quién es Alejandro Domínguez? | Sumarium. Arkivita el la originalo je 2017-11-07.
- ↑ Alejandro Domínguez is the new President of CONMEBOL | Conmebol.com. Arkivita el la originalo je 2016-01-30.
- ↑ Sarah Cartes compró Popular y otros 2 medios - Nacionales - ABC Color. Arkivita el la originalo je 1-a de oktobro 2016. Alirita 30-a de oktobro 2017 .