Juan Carlos Wasmosy
Juan Carlos Wasmosy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Carlos Wasmosy | |||||
Naskonomo | Juan Carlos María Wasmosy | ||||
Naskiĝo | 15-an de decembro 1938 (86-jaraĝa) en Asunciono | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Paragvajo vd | ||||
Alma mater | Nacia Universitato de Asunción vd | ||||
Partio | Partido Colorado vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto konstruinĝeniero entreprenisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Carlos WASMOSY MONTI (naskiĝis la 15-an de decembro 1938, en Asunciono, Paragvajo) estas paragvaja politikisto kaj komercisto, kiu funkciis kiel prezidanto de Paragvajo, la unua demokratie elektita, inter la jaroj 1993 ĝis 1998. Inĝeniero laŭ sia trejnado, li estis la unua civila prezidanto post 39 jaroj da diktatoreco.
Liaj prapatroj de la flanko de lia patro enmigris al Brazilo de Hungario kaj ilia familia nomo estis origine "Vámosy" (aŭ en ĝermana literumo Wamosy). Kiam ili alvenis en Paragvajo, la familia nomo estis ŝanĝita al Wasmosy.
Antaŭ elektiĝo li servis kiel ministro en la registaro de Andrés Rodríguez. Wasmosy gajnis la prezidantajn voĉdonojn de Paragvajo nome de la Kolorada partio en 1993. Tiuj voĉdonoj estis la unuaj demokratiaj balotoj en la historio de la lando, kiuj estis difinitaj kiel laŭleĝaj kaj justaj fare de internaciaj observantoj, gviditaj fare de Jimmy Carter.
Dum lia oficperiodo, Wasmosy estis portretita kiel nekarisma kaj nepopulara prezidanto, parte pro la fakto ke li nomumis altrangajn oficialulojn de la antaŭa registaro de la diktatoro Alfredo Stresner al politikaj pozicioj en sia registaro.
En 1996 okazis malsukcesa provo de militista puĉo kontraŭ li. En 2002, 4 jarojn post la fino de lia oficperiodo, Wasmosy estis juĝita pro fraŭdo kaj kondamnita al kvar jaroj en malliberejo.