Auboranges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Possession)
Auboranges
Blazono de Auboranges
Blazono de Auboranges
Blazono de Auboranges
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 34′ 58″ N 6° 48′ 21″ O / 46.58278 °N, 6.80583 °O / 46.58278; 6.80583 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 58″ N 6° 48′ 21″ O / 46.58278 °N, 6.80583 °O / 46.58278; 6.80583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 260
Areo 1,91 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 1673
Komunumkodo 2061
Mapo de Auboranges
Mapo de Auboranges
Mapo de Auboranges
vdr

Auboranges estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Auboranges situas en sudokcidento de la Friburga Mezlando, ĉe la okcidenta bordo dela rivero Brojo, en la mezo inter la urboj Romont kaj Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Auboranges kaj la setlejoj La Possession kaj La Pierre.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 10,4% estas kovritaj de arbaro, 80,8% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Auboranges limas en nordo al Ecublens, oriento al Rue, en sudo al Oron (VD), en sudsudokcidento al Essertes (VD), en okcidento al Servion (VD), kaj en nordokcidento al Ferlens VD (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Auboranges situas flanke de la gravaj trafikojoj kaj atingeblas pere de flankaj vojoj de siaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. Kvankam la fervojlinio de Moudon al Palézieŭ pasas meze tra la komunuma teritorio, Auboranges ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Auboranges datiĝas el la jaro 1155 kiel Alburengens. En la jaro 1317 la Abatejo de Saint-Maurice akiris la senjorecon pri Auboranges interŝanĝe de Ludoviko la 2-a de Savojo. En la jaro 1536 Auboranges estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Rue kaj post la Helveta Revolucio de 1798 al la Distrikto Rue. En la jaro 1848 Auboranges surbaze de la nova kantona konstituico de Friburgo estis integrita al la Distrikto Glano.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]