La Sendanĝereco de Francujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Sendanĝereco de Francujo
La Sendanĝereco de Francujo
La Sendanĝereco de Francujo
Aŭtoro André Honnorat
Eldonjaro 1924
Urbo Parizo
Eldoninto : L'Idée Française à l'Etranger
Paĝoj 154
vdr

La Sendanĝereco de Francujo [1] [2] estas libro franclingve verkita de André Honnorat. Ĝi enhavas tekstojn kaj dokumentojn pri la politika situacio en Eŭropo post la unua mondmilito. En la jaro 1924 aperis ĉe "L'Idée Française à l'Etranger" en Parizo esperantlingva 154-paĝa versio realigita de diversaj tradukantoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La titoloj de la du partoj estas (1) La kontrakto de 1919 kaj ĝia fiasko; (2) Evoluado de la problemo de 1920.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Eldonaĵoj de la Societo de la Historio de la Milito. Bonege Esperantigita de grupo de la plej spertaj francaj Esperantistoj sub revidado de S-ro Grosjean-Maupin, tiu 150-paĝa broŝuro estas taŭge ekzemplo de la kapableco kaj fleksebleco de Esperanto en politika kampo. Ĝi helpu malfermi pli kaj pli la okulojn de la skeptikuloj, ĉefe de la oficialuloj, pri la nesupereblaj meritoj de la mondlingvo! 
— Belga esperantisto n124 (jun 1925)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]