Saltu al enhavo

La Senlaca Sinofero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Senlaca Sinofero
Aŭtoro Jeanne Flourens
Eldonjaro 1911
Urbo Béziers
Eldoninto Jeanne Flourens
Paĝoj 32
vdr

La Senlaca Sinofero estas novelo, originale esperantlingve verkita de Jeanne Flourens (Roksano). Ĝi aperis 32-paĝe en Béziers (urbo de la franca departemento Hérault) en la jaro 1911 fare de "Villa Roksano", eldonejo de la verkistino, kaj en dua eldono sekvajare, en 1912.

La novelo honoriĝis per atribuo de la unua premio en la Konkurso de Belga Esperantisto, Antverpeno okaze de la UK 1911.

Citaĵo
 Tiun rakonton ni tralegis tiom pli plezure, ke la verkintina stilo, jam universale ŝatata, montriĝis tie ĉi en sia plena beleco, kaj en kompostista teksto absolute neriproĉebla. 
— Lingvo Internacia, 1912
Citaĵo
 Tiu ĉi estas bona rakonto pri pasio. La viro unue renkontas la belan junan knabinon ĉe la domo de sia fianĉino, de kiu li estis de longe apartigita. Tuj la paro enamiĝis, kaj la malnova amo estas forgesita. Kiel la amo de la fianĉino al la viro daŭris pli longe ol la papilia pasio de la knabino, tion montras la libreto. — La stilo de la libro, laŭ nia opinio, estus multe pli bona kaj energia, se la aŭtorino ne tiom uzus afiksojn. Ekzemple, ne plaĉas al ni la esprimoj “diinda” (dia), “voladforto” (p. 15) (volforto), “malfermegiĝas” (p. 17) (malfermiĝas larĝe), “ŝategatan” (p. 19), (ŝatatan), “trezoruleto” (p. 19) (trezoro estas egale aplikebla al personoj, kiel al objektoj). Sed eble tio ĉi estas grandparte afero de persona gusto. La libreto sufiĉe plaĉas al ni. 
— P.J.C. La Brita Esperantisto - Numero 090, Junio (1912)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]