La aĝo de la organismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aĝo de la organismoj ne ĉiam estas klare videbla de ekstere. Ofte nur la proksimuman aĝo de bestojplantoj oni povas taksi, tial oni uzas la terminon taksado de la aĝo.

Zoologio[redakti | redakti fonton]

La aĝodifinon de bestoj oni povas fari per kelkaj karakterizaĵoj de la besta korpo. La taksado de la aĝo estas ofte erara, sed por sovaĝaj bestoj ĝi ofte estas la sola rimedo por la taksado de la aĝo.

Esplormanieroj[redakti | redakti fonton]

  • mezurado de grandeco kaj pezo: por junaj bestoj, do por ankoraŭ ne plenkreskaj bestoj oni povas difini la aĝon el la mezurado de la korpa grandeco aŭ certaj korpaj partoj, kondiĉe ke ekzistas referencaj mezuroj. La plej multaj reptilioj kaj fiŝoj kreskas dum ilia tuta vivo, tial ilia korpograndeco korelacias kun la aĝo.
  • difino de la denta aĝo: Pro la relativa konstato de la ŝanĝo de dentoj ĉe mambestoj kaj la trivado de la dentoj la dentaro ŝanĝiĝas;
  • difino de la aĝo de la ostoj
  • difino de la aĝo per skvamoj: Ĉe fiŝoj kun skvamoj, tiuj montras en regionoj kun sezonoj „kreskoringojn“. Tiuj estas relative facile nombreblaj, kiu egalas al la aĝo. Preskaŭ same facila estas la difino de la aĝo ĉe vertebroj, brankkovrila osto k.a. Precipe per otolitoj, kiuj montras signife grandan kreskozonon. La otolitologio estas tial propra scienca disciplino, ĉar la otolitoj povas servi ankaŭ por difini la filogenetikan parencecon. Per mikroskopo eblas mezuri ankaŭ la tagan kreskon – ekzemple ĉe paleozoikaj koralo-fosilioj, ĉe kiu oni povas difini, ke la jaro iam havis pli ol 400 tagoj.
  • lensa pezo: ĉar la lenso de la okulo tre malrapide kreskas oni povas taksi la aĝon komparante referencajn informojn.
  • plumoj: ĉe birdoj oni povas fari malfajnan engrupigon (juna birdo, maljuna birdo).
  • kloakbursa profundo: Ĉe birdoj la bursa fabricii diras ion pri la aĝo de la birdo.
  • kornoringo: ĉe kornohavaj remaĉuloj la korno donas malfajnan informon pri la aĝo de la besto.
  • disforkiĝoj : Ĉe ramuro-havaj hufuloj la taksado de la aĝo okazas per la disforkiĝoj de la ramuro.

En la arĥeologio, antropologio kaj jurmedicino.ekzistas aliaj metodoj, ekzemple la esplorado de korpaj partoj, kiuj malrapide malkomponiĝas, ekzemple de korneca substanco (haroj, ungoj, ramuroj kaj kornoj), ostoj aŭ dentoj. Tiu ĉi strukturoj havas signojn simile al la kreskoringoj, kiuj povas esti esploritaj en histaj sekcoj per la mikroskopo, klaj kiuj povas montri la mortoaĝon de fosiliaj organismoj. Krome ekzistas metodoj por difini la aĝon de la fosilo.

Botaniko[redakti | redakti fonton]

La aĝon de arboj oni ricevas pro nombrado de la kreskoringoj. Tiun metodon oni uzas ankaŭ por decidi pri la aĝo de fosiliaj lignoj en la dendrokronologio.

La plej aĝa arbo de la mondo verŝajne estas la piceo Old Tjikko en Svedujo. Ĝi reproduktiĝas klone. La plej maljuna radikoparto, kiu ne plu ligiĝas al la hodiaŭa vivanta arbo, estis determinita per la radiokarbona datado je antaŭ ĉ. 9550 jaroj. En la nacia arbaro Inyo en la kalifornia Blanka Montaro staras pinoj, kies plej aĝa ekzemplero aĝis en la jaro 2012 5062 jarojn. Ĝi verŝajne estas la plej maljuna ne-klona arbo. La datado de 7240-jara sugio sur la japana insulo Jakuŝima ne estas certa. La plej aĝa arbo en Eŭropo estas tigfrukta kverko en Granit (Bulgarujo) nome 1640 jaraĝa. Ankaŭ la taksuson Fortingall Yew en Perth and Kinross (Skotlando) oni taksas je 3000 ĝis 5000 jarojn. Krom pingloarboj (ekzemple Lagarostrobos franklinii, kies rizomoj povas fariĝi ĝis 10.000 jaroj, ankaŭ ginkgoj kaj figoj povas fariĝi tre aĝaj. Aliokaze la dikeco ne ĉiam estas certa mezurilo por la aĝeco de arboj. El árbol del Tule en Meksikio estas taksita je „nur“ 1200–3000 jaroj. Preskaŭ ĉiu miljaraĝa arbo en Eŭropo reale ili aĝas inter 300 ĝis 600 jarojn, precipe la rapide dikiĝantaj arboj, kiel tilioj, fagojkverkoj. Krom pingloarboj, ankaŭ kaŝtanarboj kaj olivarboj estas inter tiuj arboj kun la plej granda aĝo.

Vidu ankaŭ: Listo de rimarkeblaj maljunaj arboekzempleroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]