La camarera del Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La camarera del Titanic
filmo
Originala titolo La Femme de chambre du Titanic
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1997
Ĝenro amafera filmo
Kameraado Patrick Blossier
Reĝisoro(j) Bigas Luna
Produktisto(j) Daniel Toscan du Plantier
Scenaro Bigas Luna
Loko de rakonto HampŝiroAtlantiko
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Olivier Martinez • Aitana Sánchez-Gijón • Romane Bohringer • Aldo Maccione • Didier Bezace • Jean-Marie Juan • Arno Chevrier • Marianne Groves • Didier Bénureau • Giorgio Gobbi • Yves Verhoeven • Enzo Decaro • Stefania Orsola Garello
IMDb
vdr

La camarera del Titanic (La ĉambroservistino de "Titanic") estas hispana filmo de 1997 reĝisorita de Bigas Luna. Stelulis Aitana Sánchez-Gijón, Olivier Martínez kaj Romane Bohringer, inter aliaj. Didier Decoin estas la aŭtoro de la literatura verko samnoma, kiu temas pri la historio de hazarda mensogo, kiu tiom elstariĝas, ke finfine iĝas pova deziro kaj akso de la propra vivo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de laboristo en siderurgia areo, kiu ricevas kiel premion de kurkonkurenco por laboristoj, veturon al inaŭguro de la transatlantika ŝipego "Titanic". Tiukadre nur supraĵe konas iun servistinon de la ŝipanaro kaj akiras foton de ŝi. Reveninte hejmen, la kolegoj insistas, ke li rakontu la sperton, kaj li preskaŭ hazarde inventas, ke li havis amaferon kun la bela servistino. Iom post iom li kreskas la historion, ĉefe post la novaĵo, ke la ŝipo vrakis kaj multaj ŝipveturantoj mortis. La rakontanto (jam rakontisto) iĝas ĉefa altiraĵo en la loka trinkejo, kio rezultas en malespero de lia edzino, kiu same kiel ĉiuj, kredas vera la amhistorion. Tiukadre vaganta impresario dungas la rakontiston por montri per turneo teatran spektaklon pri la afero, kaj ankaŭ la edzino estas dungita por ludi la rolon de la mortanta servistino. La intrigo tute krute sanĝas sian vojon, kiam en unu teatrejo dum la ludado, aperas reale la servistino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • La filmo estis kunproduktoraĵo de Hispanio, Italio kaj Francio.
  • La tuta historio estas interplektaĵo de scenoj de la reala vivo kun tiu imagita de la rakontisto, do konstanta saltado de realo al fikcio, kiu fakte iĝas arketipa ekzemplo de "fikcio ene de fikcio".
  • La filmo (Bigas Luna kaj Cuca Canals) ricevis premion al la plej bona scenaro adaptita el literatura verko de la Círculo de Escritores Cinematográficos (Gildo de Kinverkistoj) de 1997.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La camarera del Titanic en la hispana Vikipedio.