La damo kaj la unikorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La damo kaj la unikorno (france: La Dame à la licorne) estas la moderna titolo por serio de ses murtapiŝoj fare en Flandrio el lano kaj silko, per desegnoj fare en Parizo ĉirkaŭ 1500. La serio, ekspoziciata en la Nacia Muzeo pri la Mezepoko en Parizo, estas ofte konsiderata unu el la plej bonegaj mezepokaj artaĵoj en Eŭropo. Kvin el la tapiŝoj estas ordinare interpretataj kiel figuraĵoj de la sensaro: la gusto, la aŭdsenso, la vidpovo, la flarado kaj la tuŝado. La sesopo elmontras la vortojn “À mon seul désir” (por mia nura deziro). La signifo de la tapiŝo malklaras, sed estas kelkfoje interpretata kiel reprezentanto de amo aŭ komprenemo. La ses tapiŝoj elmontras nobelinon kun unikorno maldekstre kaj leono dekstre; kelkaj inkludas simion. La flagetoj, ankaŭ la armaĵo de la unikorno et la leono en la tapiŝo montras la blazonon de la patrono, Jean Le Viste, potenca nobelo ĉe la kortego de Karlo la 7-a.

La murtapiŝoj estis kreataj en la mille-fleurs ("mil floroj") stilo. Ili estis reeltrovataj je 1841 fare de Prosper Mérimée en Boussac kastelo. Je 1844 la verkisto George Sand vidis ilin kaj atentigis ilin en siaj verkoj. Je 1863 ili estis elvenigataj al Thermes de Cluny en Parizo. Konservo atenta de tiam restarigis ilin.