La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La du Amatinoj.
La Kapricoj
de Mariano
La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano
La du Amatinoj.
La Kapricoj
de Mariano
Aŭtoro Alfred de Musset
Eldonjaro 1929
Urbo Antverpeno
Eldoninto La Verda Velo
Paĝoj 112
vdr

La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano estas 112-paĝa libreto verkita de Alfred de Musset, kaj esperantigita el la franca lingvo fare de Jan Van Schoor. Ĝi aperis en 1929 ĉe "La Verda Velo" en Antverpeno.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La unua estas novelo kaj temas pri duobla amo de junulo, la dua est­as teatraĵeto pri malfeliĉa amo tragikomika. Bona traduko. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Estis laŭdinda ideo traduki el la franca Majstro Musset unu novelon, La du Amatinoj kaj unu komedieton, La Kapricoj de Mariana, por montri du flankojn de la talenta verkisto. La koketaj amindumaĵoj, la korinklinoj de geamantoj jen lia preferaĵo, la vorta kaj sentimenta duelo, la alterne kuniĝema kaj disiĝema duopo, jen lia aparta kapablo. Agrabla traduko kaj plaĉa volumeto. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 707

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]