La germanlingva teatro en Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germanlingva teatro en Hungario komenciĝis en la 18-a jarcento kaj ankaŭ nun ekzistas en Hungario. La artikolo traktas ankaŭ Transilvanion, kiu ne ĉiam apartenis al la lando.

La germanlingvaj trupoj signife influis la hungarajn trupojn dum preskaŭ ducent jaroj en Hungara reĝlando. La lando estas parto de Habsburga Imperio kaj vivis en Hungario ankaŭ germanoj-aŭstroj en minoritato, eĉ en kelkaj urboj aŭ regionopartoj majoritate. Laŭ la postrestintaj datenoj el direkto de Vieno alvenis aŭstraj migraj aktoroj unue en 1716 al Ödenburg. La sekvaj stacioj estis en 1733: Presburg, en 1737 Pest (urbo), en 1742 Raab, en 1746 Temeswar, en 1752 Hermannstadt, en 1760 Ofen, en 1762 Kaschau, en 1769 Kastelo Esterházy (Fertőd), en 1783 Gödöllő, en 1786 Klausenburg, en 1790 Kronstadt, en 1795 Großwardein, en 1800 Fünfkirchen. En la lando la germanoj inicitis konstruadojn de teatrejoj, ja la prezentadoj okazis ĉefe en pli grandaj drinkejoj. Unue denove en Ödenburg oni konstruis teatran domon (1769), poste en Presburg (1776), en Pest (1774), en Ofen (1787), Hermannstadt (1788), Raab (1789), Kaschau (1789), Temeswar (1795). En la 1800-aj jaroj en Presburg, Pest kaj Ofen estis videblaj teatraĵoj jam en la tuta jaro, en la aliaj urboj nur en la vintro sezono. En tiuj urboj en fino de la jarcento jam hungarlingvaj teatraĵoj okazis. En la 19-a jarcento la repertuaro ligiĝis al la vienaj teatroj, sed en la malfrua 19-a jarcento jam estis videblaj ankaŭ dramoj pri hungaraj historiaj herooj (Stefano la 1-a (Hungario), Matiaso la 1-a (Hungario), ktp).

Karl von Marinelli
Emanuel Schikaneder

La unua menciinda trupestro estis de:Johann Matthias Menninger, kie estis aktoro de:Karl von Marinelli. de:Joseph Felix von Kurz ofte aktoradis en Presburg, same de:Emanuel Schikaneder. En diversaj urboj estis grava aktoro de:Johann Baptist Bergopzoomer.

En 1812 estis malfermita grandega Germana Teatro (Pest), sed ĝi forbruliĝis en 1847. Tiutempe jam malpliiĝis la intereso pri la germanaj teatraĵoj, ĉar en 1837 ekfunkciis la ’’Hungara Teatro,’’ kiu post jaroj prenis la nomon Nacia Teatro. En Buda en 1843 komencis funkcii fama teatrejo Horváth-kert. La lasta teatrejo funkciis inter 1869–1889, poste ankaŭ tio forbruliĝis (jam en Budapeŝto). Baldaŭ nur trupoj alvenis el eksterlando.

Menciindas, ke inter 1901–1934 en Teatro Magyar laŭokaze alvenis germanaj teatraj trupoj: Burgoteatrejo, Deutsches Volkstheater, Deutsches Theater kaj aliaj. Depost la 2-a mondmilito okazis paŭzo, sed en 1952 alvenis el Berlino Komische Oper, post jaroj aliaj teatroj.

En 1985 en Szekszárd oni fondis germanlingvan teatron Deutsche Bühne Ungarn, kiu esatas la sola germanlingva teatro en Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.