Brașov

Brașov | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 500001–500670 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 237 589 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 890 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo)45.6525.6Koordinatoj: 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 600 m [+] | ||
Areo | 267 km² (26 700 ha) [+] | ||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Brașov [braŝov'] (hungare Brassó [braŝo]; germane Kronstadt, latine Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45° 38′ N 25° 35′ O / 45.633 °N, 25.583 °O (mapo). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama Hungarujo. Gravas por la tuta historio de tiu ĉi urbo Honterus-gimnazio. Inter 1924 kaj 1939 aperis en Brașov la grava germanlingva kulturgazeto Klingsor.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Gefiloj[redakti | redakti fonton]
- Adolf Meschendörfer, verkisto kaj gimnaziestro
- Georg Scherg, verkisto
- Hermann Fabini, arĥitekto, eldonisto kaj politikisto
- Johannes Honterus, reformanto kaj teologo
- Joseph Trausch, historiisto
- Paul Philippi
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Draka domo
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Brașov)
- Preĝejo de Marteno de Tours (Brașovechi)
- Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Brașov)
- Preĝejo de Johano Baptisto (Brașov) (franciskana)
- Luterana preĝejo (Brașov)
- Luterana hungara preĝejo (Brașov)
- Sinagogo (Brașov)
- Ortodoksa sinagogo (Brașov)
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.
En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Esperantlingva turisma priskribo de la urbaj vidindaĵoj Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Portalo hungare