La insulo (filmo)
La insulo | |
---|---|
Afiŝo de la filmo | |
filmo | |
Originala titolo | The island |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 22 jul. 2005, 26 aŭg. 2005, 4 aŭg. 2005 |
Daŭro | 136 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio |
Kameraado | Mauro Fiore |
Reĝisoro(j) | Michael Bay |
Produktisto(j) | Michael Bay, Ian Bryce, Walter F. Parkes |
Scenaro | Caspian Tredwell-Owen • Alex Kurtzman • Roberto Orci |
Filmita en | Long Beach |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso • Arizono |
Muziko de | Steve Jablonsky |
Ĉefrolantoj | Ewan McGregor Scarlett Johansson Djimon Hounsou Sean Bean |
Produktinta firmao | Warner Bros. DreamWorks |
Distribuo | DreamWorks Pictures Warner Bros |
IMDb | |
La insulo estas sciencfikcia filmo de la jaro 2005. Ĝi estis direktita de Michael Bay, ĉefrolas inter aliaj Ewan McGregor kaj Scarlett Johansson.
Ĝi estis priskribita kiel omaĝo al la fuĝfilmoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiel Fahrenheit 451, THX 1138, Parts: The Clonus Horror kaj Logan's Run. La historio centriĝas en la lukto de Lincoln Ses Echo (McGregor) por adaptiĝi al mondo alte strukturita en kiu li loĝas kaj serio da eventoj, kiuj evoluas kiam li sindemandas kiom vera estas tiu mondo.
Produkti la filmon kostis 126 milionojn da dolaroj kaj ĝi monkolektis nur 36 milionojn en Usono sed malgraŭ la fiasko en Usono tra la mondo ĝi monkolektis 127 milionojn, atingante entute 162 milionojn. En Usono ĝi estis distribuita de DreamWorks en la mondo estis distribuita de Warner Bros.
Resumo
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2019. Lincoln Ses-Echo (Ewan McGregor) kaj Jordan Du-Delta (Scarlett Johansson) troviĝas inter la centoj da loĝantoj de iuspeca koncentrejo. En tiu loko intense gardata siaj ĉiutagaj vivoj kiel tiu de la aliaj estis severe kontrolita kaj plena je malpermesoj. La sola elirejo (kaj la komuna espero) estas esti elektita por iri al “la insulo”, la sola loko en la mondo, kiu ne suferis la poluadajn efektojn de la ekologia katastrofo, kiu verŝajne malaperigis la tutan homaron escepte tiujn, kiuj loĝas en tiu zono. Lincoln, kiu vivas turmentita pro la neeksplikeblaj premsonĝoj sentas sin ĉiufoje pli maltrankvila kaj lia kreskanta scivolemo venigos lin al malkovro de terura sekreto.
Geaktoraro
[redakti | redakti fonton]Aktoro | Rolo |
Ewan McGregor | Lincoln Ses-Echo kaj Tom Lincoln |
Scarlett Johansson | Jordan Du-Delta kaj Sarah Jordan |
Sean Bean | Kuracisto Merrick |
Djimon Hounsou | Albert Laurent |
Steve Buscemi | James McCord |
Michael Clarke Duncan | Starkweather Du-Delta kaj Jamil Starkweather |
Ethan Phillips | Jones Tri-Echo |
Brian Stepanek | Gandu Tri-Echo |
Noa Tishby | Komunuma anoncisto |
Siobhan Flynn | Lima Unu-Alpha |
Kim Coates | Charles Whitman |
Tom Everett | Prezidanto de Usono |
J. P. Manoux | Foxtrot |
Shawnee Smith | Suzie, la koramikino de McCord |
Richard F. Whiten | Membro de la teamo de Laurent |
Filmado
[redakti | redakti fonton]La detruitaj konstruaĵoj kie Jordan kaj Lincoln dormas estas en Rhyolite, Nevado. La partoj en la urboj estis filmitaj en Detrojto, Miĉigano. Aliaj partoj estis filmitaj en la Valo Coachella, Kalifornio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Filming locations for The Island (2005). IMDb.com, Inc. 1990–2012..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo http://www.theisland-themovie.com/youhavebeenchosen.html
- The Island en Internet Movie Database (angle) https://www.imdb.com/title/tt0399201/
- The Island en FilmAffinity http://www.filmaffinity.com/es/film803116.html
- The Island en AllMovie https://www.allmovie.com/movie/v314781
- The Island en Rotten Tomatoes (angle) https://www.rottentomatoes.com/m/island/
- The Island en Metacritic (angle) http://www.metacritic.com/movie/island Arkivigite je 2014-11-22 per la retarkivo Wayback Machine