La odisea de los giles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La odisea de los giles
filmo
Originala titolo La odisea de los giles
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2019
Ĝenro aventura filmo, komedia filmo
Kameraado Rodrigo Pulpeiro
Reĝisoro(j) Sebastián Borensztein
Scenaro Sebastián Borensztein
Filmita en Villa Alsina, Baradero
Loko de rakonto Villa Alsina, Baradero
Muziko de Federico Jusid
Rolantoj Ricardo Darín • Luis Brandoni • Chino Darín • Verónica Llinás • Daniel Aráoz • Carlos Belloso • Rita Cortese • Andrés Parra • Marco Antonio Caponi
Produktinta firmao K&S Films 
MOD Producciones
IMDb
vdr

La odisea de los giles[1] estas argentina komedia drama kaj aventura krimfilmo de premierita en 2019, kunverkita kaj reĝisorita de Sebastián Borensztein. La filmo estas protagonistigita de Ricardo Darín kaj Luis Brandoni.​ La scenaro estas adaptaĵo de origina verko de Eduardo Sacheri titolita La noche de la usina, publikigita en 2016. Ĝi estis elektita por partopreni en la la 44a okazo de la Kinfestivalo de Toronto en la fako Special Presentations. La fimo ricevis la premion al la Plej Bona Iberamerika Filmo en la 34a okazoj de la Goya-premioj.​

La agado de la filmo okazas en la kunteksto de la ekonomia krizo de 1998 ĝis 2002, en kiu grupo de ruraj lokanoj de la provinco Bonaero malkovras, ke iliaj ŝparoj en banko por la kreado de kooperativo estis fraŭde ŝtelitaj fare de advokato kaj bankestro. Por rekuperi la perditan monon, ili organiziĝas kaj muntas planon.

La filmo estis elektita por reprezenti Argentinon en la kategorio de Plej Bona Eksterlanda Filmo de la 92a okazo de la Oskar-premioj, kvankam ĝi ne estis antaŭelektita por la konkurenco.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

​La intrigo de la historio okazas dum la argentina krizo de 2001. La filmo rakontas la historion de grupo de lokanoj de argentina vilaĝeto (Alsina), kaj iliajn klopodojn por superi la krizon per kolektiva projekto. Kiam okazas la bankofermo konata kiel "corralito", ili suferas fraŭdon fare de advokato kaj bankestro, kiu ruinigas ilin. Por rekuperi la perditan monon, ili organiziĝas kaj muntas planon por venĝi kaj pere de kompleksaj planoj kaj strategioj reveni al la revo munti kooperativon. Ĉar la protagonisto perdis sian edzinon en akcidento kadre de la krizaj tagoj post la fraŭdo, nun dubas ĉu eniri kun sia filo en la riska plano trompi la fraŭdulon, kiu kaŝis la ŝtelitan monon en kelo intence konstruita kaj protektita per kompleksa alarma sistemo, kiun fakte uzos la komplicoj por la reŝtelado. La ceteraj bandanoj estas plej diversaj, paro da naivaj fratoj, maljuna anarkiisto, filo kiu kverelas kun sia patrino, proletara eksmilitisto ktp. La filo de la protagonisto spionas ĉe la fraŭdema advokato por kontroli la funkciadon de la alarmilo. La bandanoj planas la finan ekspedicion por ŝtorma nokto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Darín kiel Fermín Perlassi, la protagonisto.
  • Luis Brandoni kiel Antonio Fontana, la anarkiisto.
  • Chino Darín kiel Rodrigo Perlassi, la filo de la protagonisto.
  • Verónica Llinás kiel Lidia Perlassi, la edzino de la protagonisto.
  • Daniel Aráoz kiel Belaúnde.
  • Carlos Belloso kiel Atanasio Medina.
  • Rita Cortese kiel Carmen Lorgio.
  • Andrés Parra kiel Fortunato Manzi, la fraŭdulo.
  • Marco Antonio Caponi kiel Hernán Lorgio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradukebla al "La odizeado de la giluloj", sed "giles" estas tute netradukebla esprimo slanga kaj dialekta, referenca al normaluloj kiuj suferas la maljustecojn fifaritajn de la malicaj gravuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La odisea de los giles en la hispana Vikipedio.