Ricardo Darín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricardo Darín
Persona informo
Ricardo Darín
Naskonomo Ricardo Alberto Darín
Naskiĝo 16-an de januaro 1957 (1957-01-16) (67-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco ArgentinoHispanio vd
Familio
Patro Ricardo Darín vd
Patrino Roxana Darín vd
Gefratoj Alejandra Darín vd
Amkunulo Susana Giménez vd
Infanoj Chino Darín vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristo • televida aktoro • teatra aktoro • reĝisoro vd
Laborkampo kina aktorado • kina reĝisorado vd
Aktiva dum 1979– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ricardo Alberto DARÍN (Bonaero, 16-a de januaro 1957) estas argentina kina aktoro kaj produktoro, kun kariero ekde la finoj de la 1960-aj jaroj. Li famis ekzemple per sia ludado de la fraŭdisto Marcos en la filmo de 2000 Nueve reinas, kaj de retiriĝinta juĝagento Benjamín Espósito en la drama filmo ricevinto de la Oskar-premio nome El secreto de sus ojos (2009). Li aperis en pli ol 40 filmoj, inter kiuj estas kritikaj sukcesoj kiel El hijo de la novia, Luna de Avellaneda, El aura, Carancho, Un cuento chino, Elefante blanco, Tesis sobre un homicidio, El secreto de sus ojos, Relatos salvajes kaj Argentina, 1985.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li devenas el familio de aktoroj. Li ekkarieris en la 1980-aj jaroj kiel ano de grupo "los galacitos" kiu transigis televidajn sukcesojn al teatro. li estis protagonisto en 1987 de la televida novelo Estrellita mía kun Andrea Del Boca, kaj du jarojn poste de Rebelde, kun Grecia Colmenares. En la 1990-aj jaroj li sukcesis en televido komedie kun Luis Brandoni en la serio "Mi cuñado", versio de televida serio de la 1970-aj jaroj, ekde 1993 ĝis 1996. Dume ŝi plue laboris en teatro, eĉ kiel reĝisoro de Pájaros in the nait (1990).

Ĉefa kina filmo estis Nueve reinas (2000) en kiu li ludas la rolon de malriĉa ŝtelisto. En 2001 li estis protagonisto de El hijo de la novia, kun Norma Aleandro kaj Héctor Alterio, filmo kiu ricevis diversajn premiojn. En 2003 li protagonistis kun Cecilia Roth la draman filmon Kamchatka; tiuj du laste menciitaj filmoj estis antaŭelektitaj por Oskar-premio.

En 2006 li estis protagonisto de la hispana filmo La educación de las hadas kun Bebe kaj Irène Jacob. En 2007 li partoprenis en la filmo XXY, en kiu li ludas la rolon de konfuza patro de 15-jaraĝa adoleskulo hermafrodita. En 2009 kun Soledad Villamil kaj Guillermo Francella estis protagonista de El secreto de sus ojos, drama filmo de Juan José Campanella, kiu ricevis la Oskar-premion al plej bona fremdlingva filmo, iĝis la dua plej biletvenda filmo de la historio de la argentina kino kaj havigis aliajn premiojn.

En la 2010-aj jaroj li pluigis sian karieron. En 2014 li estis protagonisto de la plej biletvenda filmo de la historio de la argentina kino nome Relatos salvajes, kun Leonardo Sbaraglia, Oscar Martínez, Érica Rivas, Rita Cortese, Darío Grandinetti kaj Julieta Zylberberg, kiu ricevis nomumojn al Oskar-premio kaj al Goya-premio. En 2015, li estis protagonisto de Truman, reĝisorita de la kataluna Cesc Gay, kiu havigis al li la Arĝentan Konkon en la Donostia Kinfestivalo, kaj la Goya-premion al la plej bona aktoro.​

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1972 He nacido en la ribera
  • 1977 Así es la vida
    • La nueva cigarra
  • 1979 Los éxitos del amor
    • La rabona
    • La fiesta de todos
    • La carpa del amor
    • Juventud sin barreras
  • 1980 La playa del amor
    • La canción de Buenos Aires
    • La discoteca del amor
  • 1981 Abierto día y noche
  • 1983 El desquite
  • 1984 La Rosales
  • 1986 Apenas reflejos
    • Te amo
    • Expreso a la emboscada
  • 1987 Revancha de un amigo
    • The Stranger
  • 1993 Perdido por perdido
  • 1998 El faro
  • 1999 El mismo amor, la misma lluvia
  • 2000 Nueve reinas
  • 2001 La fuga
    • El hijo de la novia
  • 2002 Samy y yo
    • Kamchatka
  • 2004 Luna de Avellaneda
  • 2005 El aura
  • 2007 La educación de las hadas
    • XXY
    • La señal
  • 2009 Amorosa soledad
    • El secreto de sus ojos
    • El baile de la Victoria
  • 2010 Carancho
  • 2011 Un cuento chino
    • El destino del Lukong
  • 2012 Elefante blanco
    • En fuera de juego
    • Una pistola en cada mano
  • 2013 Tesis sobre un homicidio
    • Séptimo
  • 2014 Relatos salvajes
    • Delirium
  • 2015 Truman
  • 2016 Kóblic
  • 2017 Nieve negra
    • La cordillera
  • 2018 Todos lo saben
    • El amor menos pensado
  • 2019 La odisea de los giles
  • 2022 Argentina, 1985
  • 2023 Elijo creer

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ricardo Darín en la hispana Vikipedio.