La sombra del ciprés es alargada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sombra del ciprés es alargada
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Eldonejo Ediciones Destino
Ĝenro romano
Honorigoj Premio Nadal
vdr

La sombra del ciprés es alargada (La ombro de la cipreso estas longa) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1947. La intrigo temas pri la vivo de infano, en malvarma urbo Avilo. La titolo aludas al la cipresoj kiuj abundas en hispanaj (kaj alilandaj) tombejoj. La temoj de la verko estas la infaneco, la soleco kaj la morto.

La verko ricevis la Premion Nadal de 1947.[1]​ La verko estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj hispanlingvaj de la 20-a jarcento fare de la ĵurnalo El Mundo.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La unua parto priskribas la vivon de la protagonisto kaj rakontisto, Pedro, orfa infano, kiu estas en malfacila situacio, ĉar lia onklo lasas lin al la zorgo de instruisto, don Mateo Lesmes, kiu estas ege pesimista. Tio plifortigas la vivkomprenon de Pedro, kiu rigardas la vivon, kiel io en kiu subite oni povas perdi tion kion oni amas. Poste li konos Alfredo, unua kaj plej bona amiko, sed aperos komplikaĵoj. Ĉio okazas en la malvarma medio de la kastilia urbo Avilo.

En la dua parto, la protagonisto iĝis maristo, studinte en universitato. Li klopodas por eviti la pesimismon akiritan per la edukado el sia instruisto, kaj de la instruado de sia propra vivo. Iam li enamiĝas de virino, sed abandonas tiun eblon, ĉar li sekvas siajn internajn normojn kaj ne ŝanĝas ilin: li ne povas aspiri al feliĉo kun iu, ĉar venos la sorto kaj detruos ĝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La romano estis adaptita al kino per samnoma filmo premierita en 1990 reĝisorita de Luis Alcoriza.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]