La sorto gvidos vin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La sorto gvidos vin
Rolularo Dan: Jonny M

Tom: Briardo
Kim: Lucía
Julia: Eidmantė Lileikytė
George: Tatu
Harry: Rafał
Organizanto: Jogailė Čojūtė

Muzikistoj Piano: Tobiasz Kubisiowski

Violono: Benĝi

Dancistoj Jaime, Katoo
Helpantoj Jaime, Katoo, Jordi Solsona, Gabriele
Sonteĥniko Giovanni, Alex
Skriptverkado Robin van der Vliet, Hazel Macdonald
Muzikverkado Tobiasz Kubisiowski
Reĝisoro Adamo
Projekta administrado Carlos Pesquera Alonso
Muntado Benĝi

La sorto gvidos vin estas muzikalo, originale verkita en Esperanto en la jaroj 2022 kaj 2023 kiu premieris kadre de la 79-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 11-an de aŭgusto 2023 en Lignano Sabbiadoro, Italio. Ĝi estas parto de la Erasmus+-projekto.

La muzikalo estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Tri esperantaj muziksteluloj, knabino akompanata de sia patro kaj laborevitema knabo iras al esperanta kongreso. Ili ĉiuj hazarde renkontiĝas en la trajno, sed ĉu vere hazarde? Eble la sorto kondukis al ilia renkontiĝo. Ĉu la kaŝita amo de Julia fariĝos realo? Ĉu Harry sukcesos teni siajn mensogojn kaŝitaj de sia ĉefo George? Ĉu la muzikgrupo "la Juveloj" disfalos tuj antaŭ la koncerto dum la kongreso? Ni povas nur esti certaj, ke la vojaĝo multe influos iliajn vivojn.

Strukturo kaj muziko[redakti | redakti fonton]

La muzikalo enhavas 7 originalajn kantojn:

  • La sorto gvidos vin (malferma kanto)
  • Kanto pri kantoverkado
  • Ĉiu tag'
  • La bona temp'
  • Volontulo de TEJO
  • Vi estas fora
  • La sorto gvidos vin

Registro[redakti | redakti fonton]

La muzikalo estis registrita dum IJK 2023. La muzikalo aperis la 28-an de februro 2024 ĉe YouTube. Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO.

Eblas aŭskulti ĉiujn kantojn per Spotify.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]