Saltu al enhavo

La tregua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tregua
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mario Benedetti
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1961
Ĝenro fikcio
Loko de rakonto Montevideo
vdr

La tregua (La batalpaŭzo) estas romano de la urugvaja verkisto Mario Benedetti verkita en 1959 kaj publikigita en 1960, kiu rakontas la vivon de Martín Santomé, vidvo emeritiĝonta, kiu arde enamiĝas de kolegino.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en Montevideo en Urugvajo, de lundo la 11an de februaro 1958 ĝis vendredo la 28an de februaro 1959. Martín Santomé estas vidvo 49-jaraĝa tuj emeritiĝonta. La rilato kun siaj tri jam plenkreskaj gefiloj, nome Blanca, Jaime kaj Esteban, ne fluas pro lia obsedo por la laboro. Martín startugas amaferon kun Laura Avellaneda, 24-jara junulino, kiu eklaboras en la entrepreno en kiu laboras ankaŭ Martín.

Iom post iom, la rilato inter Martín kaj Laura intensiĝas, ĝis ili ekkunloĝas en apartamento kiun Martín luprenas nur por siaj renkontoj, kiuj estas ne nur seksaj, sed ankaŭ amrilataj. Iom poste Santomé proponas geedzecon al Laura, sed subite ŝi ekforestas el la ofico: ŝi malsaniĝis je gripo. Ekde tiam la historio en la notoj de la taglibro de Martín iĝas konfuzaj kaj sporadaj.

Finfine oni konas, ke Laura mortis, tialo de la malkonstanteco en la taglibro. Sekve Martín klarigas sian vivon post Laura, kiam li revenas al la monotoneco de la laboro, kaj al la soleco, kiun sieĝis lin antaŭ koni Laura, kion li konsideras logika konsekvenco de sia "maljuneco". La lasta meditado de la rolulo finiĝonte la historion estas ke lia vivo estis destinita al monotoneco kaj soleco, sed ke Dio antaŭ lia morto disponis al li batalpaŭzon pere de la apero de Laura, por ke tial Martín povu senti sin vere viva por momento; tamen eĉ tiel, Martín komprenas, ke frue aŭ malfrue lia vivo revenos al la ĉiama rutino, kion li konsideras "sia vera vivo" ĝis la fino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Estas du samnomaj filmadaptoj, unu argentina de 1974 kun Héctor Alterio kaj dua meksika de 2003.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]