La venganza de Don Mendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La venganza de Don Mendo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pedro Muñoz Seca
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

La venganza de Don Mendo (La revenĝo de Don Mendo) estas teatraĵo de la hispana verkisto Pedro Muñoz Seca, premierigita en 1918. Ĝi estis tiom sukcesa ke ankoraŭ nuntempe ĝi estas la kvara plej ofte ludita teatraĵo de ĉiuj tempoj en Hispanio kun Don Juan Tenorio, Fuenteovejuna kaj La vida es sueño. Estas kurioza verko kiel mikso de tragedio kaj amuzega komedio kaj katalogo de ĉia metriko de la hispanlingva poezio.

La verko apartenas al tre partikulara ĝenro, kreita de la aŭtoro, nome astracán (astrakano), kiu celas nur ridigo pere de konstantaj vortoludoj kaj ŝercoj kaj historiaj roluloj vestitaj per tute fuŝaj nerealismaj vestaĵoj (el lano el Astraĥano).

La venganza de don Mendo estas kvarakta komedio kun abundaj vortludoj kaj humoraj sceneroj; nome mikso de absurdo kaj elementoj propraj de la historia dramo kun parodia intenco. La mezepoka pasinteco kuniĝas malrealisme kun la entanteco rezulte en konstanta anakronismo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas per bonhumora tono ("astrakaneca komedio") la aventurojn de Don Mendo Salazar, Markizo de Cabra. Perdinta sian tutan monon per kartludo, li venas ĉe sia amatino, la filino de grafo, amiko de la Reĝo, nome Magdalena. Tie malkovras ilin ŝia fianĉo, Don Pero, Duko de Toro.[1] Don Mendo ŝajnigas sin ŝtelisto por eviti atakon al ŝia honoro kaj estas malliberigita. Kvankam Don Mendo promesis al ŝi, ke li diros nenion pri ilia amafero, ŝi petas al sia patro, ke oni ekzekutu lin. Don Mendo fuĝas danke al helpo de sia amiko Moncada, kaj klopodas por realigi revenĝon kontraŭ Magdalena, ŝajnigante sin kiel seksalloga menestrelo por povi alproksimiĝi al ŝi.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Don Mendo Salazar, (markizo de Cabra).
  • Magdalena, lia amatino.
  • Don Pero Collado, duko de Toro.
  • La reĝo Alfonso la 7-a.
  • Don Nuño Manso de Jarama.
  • Reĝino Berenguela.
  • Doña Ramírez.
  • Markizo de Moncada.
  • Maŭrino Azofaifa.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Oni faris almenaŭ dek du famajn registritajn teatrajn adaptaĵojn (1918, 1925, 1941, 1957, 1977, 1986, 1997, 1999, 2003, 2010, 2011 kaj 2012), kinan filmon (La venganza de Don Mendo (1961)) kaj kvar televidajn adaptaĵojn (1964, 1972, 1979 kaj 1988).

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tuta komedio estas plenplena je vortoludoj kaj kulturaj sugestoj, ekzemple Toro aludas al "kornoj", kiel simbolo de edzintrompado, same kiel Cabra, pro la hispanlingva annomo "cabrón" kun triobla signifo.
  2. La tuta historio estas sensencaĵo: en la fina sceno ĉiu grava rolulo murdas la antaŭan murdinton kaj por la lasta rolulo en kelkaj adaptaĵoj eĉ eliris sufloristo el la suflorkesto por murdi tiun. Ĉiuj restas sursceneje kiel kadavramaso, nome nigra humuro, por plenumi hispanlingvan diraĵon "murió hasta el apuntador" (mortis eĉ la sufloristo) kiel parodio de tro tragediecaj tragedioj, sendepende de kiu el ambaŭ aferoj estis unua.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]