Lachen SZ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lachen
Lachen
Blazono de Lachen
Vilaĝeniro de Lachen alvenante de Altendorf
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 707461 / 227686 (mapo)47.1913888888898.8566666666667Koordinatoj: 47° 11′ N, 8° 51′ O; CH1903: 707461 / 227686 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7579
Areo 5,19 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8853
Komunumkodo 1344
Mapo de Lachen
vdr

Lachen estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 7 579 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lachen situas ĉe la suda bordo de la supra Lago de Zuriko. De la komunuma teritorio de 5,19 km² pli ol la duono, nome 54% apartenas al la Lago de Zuriko. Tra la komunumo fluas la rivereto Spreitenbach. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Wägitaleraa kiu elfluas el la lago Wägitalersee.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lachen limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al la urbo Rapperswil-Jona SG, en oriento al Wangen, en nordo al Galgenen kaj en okcidento al Altendorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

De la stacidomo de Lachen ekzistas rektaj trajnkonektoj al Pfäffikon, Zuriko, Ziegelbrücke kaj Glaruso. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro.

Urba partnereco[redakti | redakti fonton]

Ek de la jaro 1965 Lachen flegas urban partnerecon kun la urbo Schramberg en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lachen datiĝas el inter la jaroj 1217 kaj 1222 kiel Lachun.[1]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]