March (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto March
Blazono de la distrikto March
Bordo de la Lago de Zuriko en Lachen, ĉefloko de la distrikto March
Mapo de la distrikto March
disrikto de Kantono Ŝvico
Kantono Ŝvico
Ĉefloko Lachen
Geografia situo CH1903: 706972 / 226782 (mapo)47.1833333333338.85Koordinatoj: 47° 11′ N, 8° 51′ O; CH1903: 706972 / 226782 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 38080  (2009-12-31)
Areo 191,4 km²
Loĝantardenseco 199 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0505
vdr


La distrikto March (prononcu marĥ) estas administra unuo de Kantono Ŝvico. Ĝi havis 38 080 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la samnoma Lachen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto March situas ĉe la suda flanko de la Supra Lago de Zuriko. Al la distrikto apartenas en nordoriento la sudokcidenta parto de la Lint-Ebenaĵo kaj en ĝia sudo la tuta valo Wägital kun la baraĵlago Wägitalersee. La kvin komunumoj ĉe la lagobordo (Altendorf, Galgenen, Lachen, Schübelbach kaj Lachen) komplete kunkreskis kaj formas praktike unu solan urbon, en kiu vivas 80% de la distrikta loĝantaro. Tiu aglomeraĵo siavice estas subaglomeraĵo de la aglomeraĵo de la urbo Zuriko. La du komunumoj en la valo Wägital aliflanke formas grandan kontraston. En la transiro de la Antaŭalpoj al la Alpoj tiu regiono estas tre maldense loĝata kaj vivas de turismo kaj alpopaŝtado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Paralele al la lago de Zuriko de okcidento al oriento pasas tra la distrikto la svisa aŭtovojo A3 kaj la grava trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro respektive al Buchs kaj Aŭstrio. Por la fajna distribuo ekzistas ampleksaj busretoj de poŝtaŭto kaj diversaj privataj busentreprenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la gaŭla kaj romia epokoj ekzistas diversaj unuopaj izolitaj trovaĵoj tamen neniu pruvo pri konstanta setlado. Menciita estis de la geografo de Raveno la romia stacio Duebon Crino en la hodiaŭa komunumo Tuggen. Ĝis la fino de mezepoko brako de la Supra Lago de Zuriko, la tiel nomita Lago de Tuggen etendiĝis ĝis Niederurnen kaj kovris grandan parton de la hodiaŭaj komunumoj Tuggen kaj Reichenburg. Dum mezepoko la iama lago pli kaj pli tereniĝis, kaj per la korketo de Linth ĝi komence de la 19-a jarcento komplete malaperis.

La Senjoroj de Rapperswil, kiu devenis origine de Altendorf translokigis sian sidejon al Rapperswil, kaj post kiam la Rapperswilanoj grafiĝis en la jaro 1230 la regiono March apartenis al la Grafejo Rapperswil. Paralele al la feŭdaj strukturoj estiĝis jam en la jaro 1223 regiona landkomunumo, kiel supera tribunalo kaj aŭtoritato.

Ek de la 14-a jarcento la ŝvicanoj intervenis en la regiono March por akiri kontrolon pri la salokomerco kaj la heredaĵo de la lastaj Togenburgoj. Per la landrajtkontraktoj el la jaroj 1386 kaj 1414 March aliĝis al Kantono Ŝvico. Tamen dum la daŭro de la historio inter la interna parto de Ŝvico kaj Ekstera Ŝvico, kiel nomiĝis March ankaŭ dumtempe estiĝis tensioj. La landrajtkontraktoj koncedis al la distrikta landkomunumo vastan aŭtonmion, kiun Ŝvico dum la 14-a kaj 15-a jarcento bone observis. sed en la 16-a jarcento Ŝvico komencis malatenti tiun aŭtonomion, kial la Marĥanoj serĉis la protekton de la urbo Zuriko. Per la packontrakto post la 2-a milito de Villmergen la distrikto March estis reatribuita al Kantono Ŝvico. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la distrikto March apartenis la tiama Kantono Linth. Tiam ĝis la jaro 1815 Interna Svixo kaj Ekstera Ŝvico formis samrajtajn distriktojn. Kiam en la jaro 1815 Ŝvico denove malatentis la aŭtonomion de March, Ekstera Ŝvico disiĝis de Interna Ŝvico kaj estiĝis aparta duonkantono, kiun la Svisa Dieto agnoskis en la jaro 1833. Post okupo de Ŝvico fare de trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo la Dieto verdiktis la reunuiĝon de la du duonkantonoj. Per la nova konstitucio de la jaro 1848 la konflikto solviĝis. March ricevis aŭtonoman distriktan konsilion 9-kapan, kiun la civitanoj elektas per skriba baloto. La distrikta konsilio respondecas por la sekundaraj lernejoj, la regiona malsanulejo kaj la distrikta administrado, dum la distrikta landkomunumo respondecas pri la buĝdeo kaj la materiaj decidoj.[1]

Komunumoj de la distrikto March[redakti | redakti fonton]

La distrikto March konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Schübelbach estas laŭ loĝantaro la plej granda. Administra kuiozaĵo estas la setloloko Siebnen kun pli ol 7000 loĝantoj, kies teritorio dividiĝas inter la tri politikaj komunumoj Galgenen, Schübelbach kaj Wangen. Jen la listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Altendorf Altendorf 5979 23.5 1341
Galgenen Galgenen 4511 13.2 1342
Innerthal Innerthal 198 50.2 1343
Lachen Lachen 7579 5.2 1344
Reichenburg Reichenburg 2975 11.6 1345
Schübelbach Schübelbach 8286 29.0 1346
Tuggen Tuggen 2878 15.3 1347
Vorderthal Vorderthal 1003 28.1 1348
Wangen SZ Wangen 4671 15.3 1349
Totale 9 38080 191,4 0505

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]