Lada v Podještědí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lada v Podještědí
(Laden)
germane Laden
vilaĝo
Domo n-ro 27
Oficiala nomo: Lada v Podještědí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Jablonné v Podještědí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Memorindaĵo Ukraina tombejo
Domoj 14 2011
Situo Lada v Podještědí
 - koordinatoj 50° 46′ 45″ N 14° 44′ 47″ O / 50.77917 °N, 14.74639 °O / 50.77917; 14.74639 (mapo)
Katastro 6,54 km² (654 ha) Markvartice v Podještědí
Loĝantaro 30 (2021)
Denseco 4,59 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lada v Podještědí
Portalo pri Ĉeĥio

Lada v Podještědí (ĝis la jaro 1946 kaj germane Laden) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Jablonné v Podještědí en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 2 km nordokcidente de Jablonné v Podještědí. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 14 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 30 loĝantoj.

Lada v Podještědí situas en katastra teritorio Markvartice v Podještědí kun areo 6,54 km².

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869164
1880135
1890118
1900114
1910122
1921120
JaroLoĝantoj
1930113
195087
196173
197083
198035
199114
JaroLoĝantoj
200117
201131
202130

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Troviĝas ĉi tie ukraina tombejo. Tiu estis renovigita en la jaro 2008, nome dank' al subteno de Ministerio de defendo de Ĉeĥio. Troviĝas ĉi tie tomboj de militkaptitoj el la unua mondilito, ĉar tiu ĉi tombejo estis devene fondita kiel ortodoksa. Ĉirkaŭ la jaro 1915 ĉi tie estis troviĝontaj ĝis 12 mil enterigitaj militkaptitoj. Poste en la tombejo trovis sian lastan ripozon ankaŭ membroj de Ukraina brigado, kiu sur teritorion de Ĉeĥoslovakio venis nur en la jaro 1919 dum ilia cedo antaŭ pola armeo.[1]

Plua memorindaĵo estas rimarkinda, sed kadukiĝanta kaj surkreskinta sonorilejo super konstruaĵo n-ro 26 kaj kelke da konstruaĵoj de regiona popola arkitekturo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frajerová, Blanka. (2013) “Okres Liberec”, Klíč k českým hřbitovům. Praha: Mladá fronta, p. 236–237. ISBN 978-80-204-2984-1.