Česká Ves (Jablonné v Podještědí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Česká Ves (apartigilo)
Česká Ves
germane Böhmischdorf
vilaĝo
Česká Ves
Oficiala nomo: Česká Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Jablonné v Podještědí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Domoj 39 2011
Situo Česká Ves
 - koordinatoj 50° 45′ 12″ N 14° 45′ 46″ O / 50.75333 °N, 14.76278 °O / 50.75333; 14.76278 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 340 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 320 m s. m.
Katastro 5,71 km² (571 ha) Česká Ves v Podještědí
Loĝantaro 139 (2021)
Denseco 24,34 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Česká Ves (Jablonné v Podještědí)
Portalo pri Ĉeĥio

Česká Ves (germane Böhmischdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, suda antaŭurbo de urbo Jablonné v Podještědí en distrikto Liberec, kun kiu ĝi estas ankaŭ historie kunigita. Ĝi etendiĝas sur norda deklivo de monteto Kočičí vrch (germane Katzen Berg) en supermara alteco 320–340 m s. m. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 39 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 139 loĝantoj.

Česká Ves situas en katastra teritorio Česká Ves v Podještědí kun areo 5,71 km². En la katastra teritorio Česká Ves v Podještědí situas ankaŭ Pole kaj Zámecká.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391.

Komence de la 20-a jarcento estis registrita evoluo de la municipo en konekso kun evoluo de turismo en Luzacia montaro. Temis precipe pri servoj loĝigaj kaj gastejaj.

En la jaro 1910 la municipo estis elektrizita kaj oni komencis konstrui akvodukton. La unua mondmilito interrompis la laborojn, sed en la jaro 1920 la elektrizo estis finita kaj la municipo havis kanalizon kaj du fajroestingistajn rezervujojn.

La evoluo de municipo estis denove interrompita pro dua mondmilito. Plimulto de loĝantoj de Česká Ves simpatigis kun Ĉeĥoslovaka respubliko. Kelkaj soldatiĝis en armeo, aliaj partoprenis en fortikigaj laboroj (24 civitanoj partoprenis en enfosigaj laboroj ĉe Pertoltice). La 9-an de oktobro 1938 la municipon konkeris nazia armeo kaj la lokaj viroj estis forkondukitaj en la militon. La mankantaj viroj estis en agrikulturo anstataŭigitaj de francaj militkaptitoj, kiuj estis loĝigitaj en gastejo en Pole. En la jaro 1942 estis en Česká Ves nuligita municipa ofico kaj la municipo estis alligita al Jablonné. Post la milito tiu ĉi dispono estis kiel akto de la okupacia administrado nuligita, sed fakte Česká Ves restis sub la administrado de Loka nacia komitato en Jablonné v Podještědí.

Post forŝovo de la germana loĝantaro la loĝantaro en la municipo malaltiĝis proksimume al duono. En la jaro 1947 Česká Ves kiel memstara municipo definitive pereis kaj ĝi fariĝis konsisto de Jablonné v Podještědí.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869319
1880288
1890260
1900245
1910288
1921275
JaroLoĝantoj
1930280
1950169
1961165
1970168
1980124
1991119
JaroLoĝantoj
2001125
2011122
2021139

Domaroj[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco apartenis al Česká Ves ankaŭ domaro, respektive solejo Myší Dolík (germane Mäusegründel), pereinta post la dua mondmilito.[1] Kreis ĝi kelke da domoj, kiuj situis sude ĝis sudoriente de Česká Ves apud vojo (hodiaŭ ŝoseeto) ĝis domaro Pole.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]