Ladislav Špína

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladislav Špína
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1935 (1935-07-11)
Morto 7-an de aŭgusto 2010 (2010-08-07) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ladislav ŠPÍNA (naskiĝis la 11-an de julio 1935 - mortis la 7-an de aŭgusto 2010) estis ĉeĥa esperantisto-fervojisto, eksprezidanto de Esperanto-klubo en Liberec.

Esperanton li komencis lerni kiel 13-jara en kurso de Stanislav Knížek kaj en sia 14-a jaro li fariĝis membro de loka kongresa komitato, kiam en 1948 okazis en Liberec la tutŝtata ĉeĥoslovaka kongreso. En plenkreskeco li fariĝis komitatano de loka klubo por propagando kaj ligis kunlaborajn kontaktojn kun la polaj urboj Jelenia Góra kaj Wroclaw. Post refondo de ĈEA en 1969 li reaktivigis la klubon en Liberec kaj fariĝis ĝia prezidanto. Samjare li partoprenis UK-on en Helsinki, travojaĝis ankaŭ Svedion kaj Danlandon kaj ligis novajn kunlaborojn kun finnaj, svedaj kaj danaj esperantistoj. Kiel fervojisto li membris ankaŭ en la ĉeĥa sekcio de IFEF.

La 18-an de februaro 1972 ludis Naiva Teatro en Liberec komedion de la klasika ĉeĥa verkisto de komedioj Václav Kliment Klicpera, nome komedion Lavtrogo en traduko de Ladislav Špína, sole kantojn esperantigis Jiří Kořínek.