Lago de Viverone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Viverone
Lago di Viverone
lago
Ĉefaj elfluoj neniu
Setlejoj Viverone
Areo de la baseno 6 km²
Landoj de la baseno Italio
Datenoj
Koordinatoj 45° 25′ 0″ N, 8° 2′ 8″ O (mapo)45.4166666666678.0355555555556230Koordinatoj: 45° 25′ 0″ N, 8° 2′ 8″ O (mapo)
Lago de Viverone Lago di Viverone (Piemonto)
Lago de Viverone
Lago di Viverone (Piemonto)
DEC
Lago de Viverone Lago di Viverone
Lago de Viverone
Lago di Viverone
Map
Lago de Viverone
Lago di Viverone
Supermara alteco 230 m
Surfaca areo 5,8 km²f5
Maksimuma longo 3,6 kmf6
Maksimuma larĝo 2,6 kmf7
Maksimuma profundo 70 mf10
Borda longo1 10,5 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La Lago de Viverone (itale Lago di Viverone) situas en la Itala regiono Piemonto inter la urboj Ivrea, Biella kaj Vercelli. Norde de la lago etendiĝas la grandega moreno Serra en la direkto de Aosta valo. La moreno, kiu dum la glaciepoko postrestis de la Balteoglaĉero, estas la plej granda de Eŭropo. La sudaj kaj okcidentaj bordoj de la lago estas arboriĉaj, la norda bordo estas pli dense loĝata, ĉi tie situas la plimulto de la hoteloj kaj kampadejoj.

La nura vera loĝloko ĉe la lago estas Viverone. Ekde nelonge la lago havas modestan ŝipservon kiu kunligas la diversajn havenetojn. Sur kaj ĉirkaŭ la lago troviĝas multe da akvobirdoj, kiel la anaso, tufgrebo kaj fuliko. En la akvo naĝas inter aliaj siluro, ezoko, tinko kaj perko.

La lago
La lago