Lajos Asbóth
Aspekto
Lajos Asbóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de junio 1803 en Keszthely |
Morto | 6-an de majo 1882 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | János Asbóth |
Parencoj | Oszkár Asbóth (nevo) Sándor Asbóth (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | soldato |
Lajos Asbóth [lajoŝ aŝbOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Asbóth Lajos estis hungara generalo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis János Asbóth, lia frato estis Sándor Asbóth.
Lajos Asbóth naskiĝis [1] la 20-an de junio 1803 en Keszthely. Li mortis la 6-an de majo 1882 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Asbóth frekventis lernejon en Vieno, en 1820 li membriĝis al armeo de Habsburga Imperio. En 1844 kiel kapitano interrompis la karieron kaj en Transilvanio li komencis okupiĝi pri terkultivado. En 1848 li aliĝis al la hungara armeo havanta rangon majoro. En la sekva jaro li jam estis kolonelo. Post fiasko de la liberecbatalo li estis kondamnita je morto, kiu estis prokrastita. En 1856 li ricevis amnestion.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Memuaro (1862)
- Artúr Görgey (1867)
- Az Éjszakamerikai polgárháború története (Historio de Usona Enlanda Milito (1875)
- A hadvezér és a hadtudomány alapelvei az újabbkori hadjáratok történetével felvilágosítva (1863)