Lajos Báttaszéki
Lajos Báttaszéki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1844 en Bátaszék |
Morto | 14-an de februaro 1921 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 16. parcella, 40. sor, 16. sírhely ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto publikigisto advokato ![]() |
Lajos Báttaszéki [lajoŝ bAtasEki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Báttaszéki Lajos estis hungara advokato, ĵurnalisto, redaktoro. Lia origina familia nomo estis Hofmann ĝis 1870.
Lajos Báttaszéki[1][2] naskiĝis la 20-an de septembro 1844 en Bátaszék, li mortis la 14-an de februaro 1921 (laŭ alia informo la mortotago estis la 15-a) en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Báttaszéki devenis el juda familio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto, poste li studis en Universitato de Vieno kaj Reĝa Universitato de Pest. En la lasta li akiris juran diplomon en 1866, post 3 jaroj advokatan licencon en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), pli poste li malfermis advokatan kontoron en Nagyvárad, sed li redaktis ankaŭ gazetojn. Inter 1869–1872 li estis same advokato kaj redaktoro en Békéscsaba, inter 1885–1889 li estis presejestro kaj advokato en Arad (urbo), fine poste en Budapeŝto krom la advokateco li ofte kontribuis. Lia edzino naskis samnoman filon en 1875.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Nők könyve. Hasznos és mulattató olvasmányok hölgyek számára. (1863)
- Hitregetan. Aegyptomiak, phoenicziek, perzsák, rómaiak és görögök hitregéje. (1864)
- Fővárosi genreképek. (1867)
- A nők a magyar jogban. (1872)
- Mindenféle antisemiták és zsidókról. (1888, ankaŭ germane)
- Legyen világosság! Az egyházpolitikai törvények párbeszédben a magyar nép számára. (1893)
- A vérvád. (1900)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q853806 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM45597 hungarlingva datenaro de muzeo