Lajos Domokos (urbestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Domokos
Lajos Domokos
Lajos Domokos
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1728 (1728-11-11)
en Debrecen
Morto la 18-an de novembro 1803
en Kóly (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Márton Domokos
Infano Dénes Domokos
Okupo
Okupo politikisto • poeto • verkisto
vdr

Lajos Domokos [lajoŝ domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Lajos estis hungara notario, urbestro, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis zalakapolcsi [zalakapolĉi], lia familia nomvarianto estis Domonkos, lia patro estis Márton Domokos.

Lajos Domokos[1] naskiĝis la 11-an de novembro 1728 en Debrecen, li mortis la 18-an de novembro 1803 en Kóly (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Coliu en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Domokos lernis en sia naskiĝurbo, inter 1748-1751 li studis en Universitato Utrecht. Hejmenveninta li estis notario en Debrecen, ekde 1763 li estis ĉefnotario, inter 1770–1777, 1779-, 1784–1786 urbestro. Ekde 1790 li estis subdepartementestro de Bihar, ankaŭ parlamenta deputito. Li strebis por la hungara instrua lingvo, en kolegio de Debrecen li atingis ĝin en 1797.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Grammatika (1795, kunaŭtoro)
  • Deductio regiminis ecclesiastici in Hungaria a primis inde reformationis temporibus

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]