Lajos Fazekas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Fazekas
Lajos Fazekas
Lajos Fazekas
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1939 (1939-08-23) (84-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater József Attila Grammar School • Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Lajos Fazekas
Okupo
Okupo filmreĝisoroĉefkameraisto
vdr

Lajos Fazekas [lajoŝ fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas Lajos estas hungara reĝisoro, kameraisto.

Lajos Fazekas[1][2] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1939 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Fazekas frekventis gimnazion en Makó kaj kiel partoprenanto de la hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Kecskemét, kie li maturiĝis en 1957. En la sekvaj jaroj li vivtenis sin el porokazaj laboroj aŭ li estis ministo, tiu profesio evitis la devigan soldatservon. Longe la revoluciuloj ne povis studi en universitatoj, tamen Fazekas estis akceptita en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, kie li akiris reĝisoran diplomon en 1965. Lia ĉefinstruisto estis János Herskó. Inter 1964–1994 li estis reĝisoro aŭ kameraisto en la filma produktejo, poste li estis liberprofesiulo. Intertempe li ofte filmis en la Hungara Televizio. Li ricevis premiojn inter 2012-2020. Li edziĝis en 1979, lia edzino naskis filinon en la sekva jaro.

Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szonett (mallonga filmo, 1967); ankaŭ scenaristo
  • Defekt (1977); ankaŭ scenaristo
  • Barlangbudapest (dokumenta mallonga filmo, 1985)

Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bors (serio, 1 epizodo, 1971); ankaŭ aktoro
  • Hosszú levél (1980)
  • Holnapra a világ (1990)
  • Kisváros (serio, 2001); ankaŭ scenaristo en 8 epizodoj en 1998; ankaŭ aktoro en 1 epizodo
  • Illemberke (serio, 7 epizodoj, 2008); ankaŭ scenaristo

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nagyfülű (mallonga filmo, 1965); ankaŭ kameraisto
  • Lássátok feleim (1968)
  • Ámokfutás (1974)

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sirokkó (1969)
  • Még kér a nép (1972) - oficiro kun ĉevalo
  • Kék Duna keringő (1992)

Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kézenfogva (mallonga filmo, 1964)
  • Három történet a romantikáról (mallonga filmo, 1965)

Liaj filmoj kiel filmomuntisto (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kíváncsiság (mallonga dokumenta filmo, 1965)
  • Kovács János lakása (mallonga dokumenta filmo, 1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]