János Herskó
János Herskó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1926 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de oktobro 2011 (85-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo de Buda |
Ŝtataneco | Hungario • Svedio |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Q61703428 |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Herskó |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • scenaristo |
János HERSKÓ [jAnoŝ herŝkO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Herskó János estis hungara reĝisoro kaj altlerneja instruisto.
János Herskó naskiĝis la 9-an de aprilo 1926 en Budapeŝto - mortis la 12-an de oktobro 2011 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Herskó devenis el juda familio. Li studis en la Scienca Universitato Péter Pázmány artojn, filozofion kaj estetikon. Post la 2-a mondmilito li interesiĝis pri filmoj, tial li studis en Teatra kaj Filma Altlernejo kaj en Moskvo. Ekde 1952 li instruis en la Teatra kaj Filma Altlernejo, kie li havis ankaŭ gravan estran postenon. Neatendite li disidis en 1970, tio estis tiutempe senrajta ago. Poste li vivis en Svedio, kie li instruis en la universitato. Li ricevis premiojn Kossuth en 2006, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li havis edzinon.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 7 filmoj inter 1953-1970, ekzemple Vasvirág, 1958; Két emelet boldogság, 1960; Szevasz, Vera, 1967; Bors (televizia serio), 1968
- diversaj svedaj filmoj (ankaŭ televiziaj) en la 1980-aj jaroj kaj ankaŭ el la sekva jardeko, ekzemple Babels hus (televizia serio), 1981; Slagskämpen, 1984; Påklädningen, 1993
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
- Lajos Fazekas
- György Fehér (reĝisoro)
- Ferenc András
- Lívia Gyarmathy
- András Jeles
- Barna Kabay
- György Kárpáti (reĝisoro)
- László Mihályfy
- Attila Mispál
- Pál Sándor
- Sándor Simó
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara kaj sveda Vikipedioj