Saltu al enhavo

Lajos K. Birinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos K. Birinyi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1886 (1886-04-19)
en Damak
Morto 3-an de septembro 1941 (1941-09-03) (55-jaraĝa)
en Klevlando
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Case Western Reserve Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos K. Birinyi [lajoŝ kA birinji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun aldonnomo Birinyi K. Lajos estis usona hungardevena advokato, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1926). Lia aldonnomo estis Kossuth [koŝut] (mallonge K.).

Lajos K. Birinyi[1] naskiĝis la  19-an de aprilo 1886(nun 1886-04-19) en Damak, li mortis la 3-an de septembro 1941 en Klevlando (Ohio, Usono).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj enmigris al Usono kiam Lajos estis dujara, postlasante lin kun siaj geavoj. Liaj gepatroj revenis al Hungario dek unu jarojn poste. Tiam Lajos mem volis veni al Usono, kaj lia patro ebligis tion en 1902. Li estis ŝtallaboristo en Pittsburgh ĝis 1907. Ekde 1909 li studis en Lancaster (Pensilvanio), kie li akiris sian BA-diplomon de altlernejo Franklin kaj Marshall. Pli poste li akiris advokatan diplomon en 1916 en Universitato Case Western Reserve, pli poste li establis sian kontoron en la sama urbo Klevlando. Li ofte kontribuis en usonaj (plej ofte hungarlingvaj) gazetoj, krome li eldonis 2 librojn. Li edziĝis en 1917, lia edzino naskis du gefilojn.

Liaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • The Tragedy of Hungary (1924)
  • Why the Treaty of Trianon is Void (1938)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.