Lajos Kacskovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Kacskovics [lajos kaĉkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kacskovics Lajos estis hungara juristo, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1837). Liaj nepoj estis Zoltán Szerémy kaj Gizella Szerémy.

Lajos Kacskovics [1] naskiĝis la 29-an de majo 1806 en Mohora, li mortis la 9-an de decembro 1891.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kacskovics frekventis lernejojn en Pest (urbo), Vác kaj Győr. En 1825 li aliĝis al deputitoj de la parlamento, li apartenis al rondo de reformuloj. En 1829 li ricevis diplomon pri advokato. En 1832 li denove helpis laboron de la parlamento, dume li konatiĝis kun kremo de tiutempaj politikistoj. Baldaŭe li strebis por infanĝardenoj. En 1843 li ekhavis postenon ĉefnotario de urbo Pest. En 1848 li iĝis parlamentano, tial post fiasko de la hungara liberecbatalo li devis kaŝiĝi. Post longa silento la hungara parlamento denove laboris nur en la jaro 1961, kie Kacskovics denove partoprenis. En 1865 li ricevis juĝistan postenon. En 1874 li emeritiĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Alsómagyarországi ércművelésről (1832)
  • Közlemények a kisdedóvás és nevelés köréből (Komunikaĵoj pri la infanĝardenado kaj ties edukado), (1843)
  • Membiografio (1888) - manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]