Lajos Megyeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lajos Megyeri
Manpremo de Lajos Megyeri kaj Norbert Szelecsényi en 2000
Manpremo de Lajos Megyeri kaj Norbert Szelecsényi en 2000
Persona informo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lajos Megyeri [lajoŝ medjeri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Megyeri Lajos estas serbia hungara komponisto, dirigento, muziklerneja instruisto.

Lajos Megyeri [1] naskiĝis la 5-an de majo 1935 en Baĉko Gradiŝte (Jugoslavio, nun en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Megyeri apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio/Serbio. Li frekventis muzikan bazlernejon en sia naskiĝurbo, ekde 1952 en muzika mezlernejo en Subotica, fine li akiris diplomon en Muzikakademio de Beogrado en 1963. Lia plej grava instruisto estis Predrag Milošević. Post siaj studoj li instruis en pluraj muziklernejoj. Li ofte okupiĝis pri akordionoj, en 1969 li fondis klubon pri akordionoj, li longe gvidis ĝin. Inter 1974-1977 li instruis en Herceg Novi, poste inter 1977-1981 li estis muzika gvidanto kaj dirigento de teatro en Subotica. En 2007 li ricevis hungaran premion.

Li edziĝis en 1959, en 1967 filino naskiĝis.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Subotica (1969, 1995, 2000)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Suito (por piano, 1959)
  • A kacsa és a békák (por kantovoĉo kaj piano, 1959)
  • Prelúdium és scherzo (por akordiono, 1967)
  • Út a paradicsomba (teatra akompana muzikaĵo, 1978)
  • Fölszállott a sármány (por koruso, 1997)
  • Adagio (por simfonia orkestro, 2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]