Lajos Montag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Montag
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de majo 1906(nun 1906-05-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 25-an de januaro 1997
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Lajos Montag
Okupo
Okupo violonĉelisto • konstrabasisto • muzikinstruisto • komponisto • universitata instruisto
vdr

Lajos Montag [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Montag Lajos estis hungara kontrabasisto, violonĉelisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Lajos Montag[1] naskiĝis la 25-an de majo 1906 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de januaro 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Montag devenis el muzikista familio, komence li lernis violonadon. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1921-1927. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Tintner, Ferenc Schwalm kaj Leó Weiner. Post la diplomo en 1927 li muzikadis en porokazaj orkestroj en cirkoj, amuzejoj. Inter 1929 kaj 1966 li estis kontrabasisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo, tamen en la teatra jaro 1946 li estis ĉefkontrabasisto de simfonia orkestro de Hungara Radio. Li tre ofte muzikadis en la Hungara Radio kaj filharmonia orkestro. Inter 1931-1966 li instruis en la nacia muziklernejo, inter 1957-1977 en muzika gimnazio, inter 1966-1986 en pedagogia instituto de la Muzikarta Altlernejo. Li edziĝis jam maljuna dufoje, li ne havis idojn.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • koncerthalo de la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1927)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Extréme (1965)
  • Mikrokoncert
  • 3 etüd a vonótechnika fejlesztésére

Liaj lernolibro-serio[redakti | redakti fonton]

  • Nagybőgőiskola:
  • I. ekde 1955 22 eldonoj
  • II. ekde 1956 13 eldonoj
  • III/a ekde 1960 8 eldonoj
  • III/b ekde 1966 5 eldonoj
  • III/c ekde 1967 4 eldonoj
  • IV. ekde 1976 4 eldonoj
  • V. ekde 1982 3 eldonoj

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

  • László Denke, Kavamata Acumi, András Lévai, Aladár Pege, Béla Szedlák, Zsolt Tibay

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.