Lajos Méhes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Méhes
Persona informo
Naskonomo Méhes Lajos Imre
Naskiĝo 23-an de julio 1927 (1927-07-23)
en Budapeŝto
Morto 28-an de junio 2002 (2002-06-28) (74-jaraĝa)
en Tahitótfalu
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

Lajos Méhes [lajoŝ mEheŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Méhes Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ferlaboristo.

Lajos Méhes [1] Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de julio 1927 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de junio 2002 en Budapeŝto aŭ en Szeged (?).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Méhes frekventis bazlernejon, poste metilernejon. Li estis ferlaboristo (komence lernanto) en fabriko en 1941. Li aliĝis al la komunistoj en 1945. Post 3 jaroj li havis jam diversajn partiajn postenojn. Inter 1950 kaj 1952 li frekventis partian lernejon, poste paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn partiajn kaj sindikatajn postenojn. Li estis parlamenta deputito inter 1967 kaj 1990. Li estis ministro pri industrio inter 1980 kaj 1983. En 1985 li pensiuliĝis.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Munka hadának a lépése dobog (1977)
  • Iparpolitikánk időszerű kérdései (1983)
  • A négyszög mind a négy oldalán (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]