Lajos Pósa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Pósa
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1850 (1850-04-09)
en Radnovce
Morto 9-an de julio 1914 (1914-07-09) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos PÓSA [lajoŝ pOŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pósa Lajos estis hungara poeto, ĵurnalisto, verkisto, membro de Societo Petőfi (1892).

Skulptaĵo pri Lajos Pósa

Lajos Pósa naskiĝis la 9-an de aprilo 1850 en Hungario, en vilaĝo Radnót (nuntempa Radnovce en Slovakio). Li mortis la 9-an de julio 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Pósa frekventis universitaton en Pest (urbo), krome li instruis studentojn por financi la lernadon. Li komencis sian verkistan karieron en la 1870-aj jaroj. Baldaŭe li longe vivis en Szeged, sed en 1889 li venis al Budapeŝto. Li kune kun Elek Benedek fondis porinfanan periodaĵon. Li edziĝis en 1901.

Li uzis la pseŭdonimojn Darázs, Figyelő, Lajos bácsi. Li verkis resume pli, ol 50 volumojn, kelkaj estis tradukitaj al fremdaj lingvoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Költemények (Poemoj) 1878
  • Dalok, regék az ifjúság számára 1884
  • Gyermekversek (Porjunularaj poemoj) 1886
  • Négy mese a gyermek-ifjúság számára (Kvar fabeloj por la junularo) 1887
  • Pillangók (Papilioj) 1888 - poemoj por geinfanoj
  • Virágok (Floroj) 1889 - bildlibro
  • Haza és szabadság (Patrio kaj libereco) 1895 - patriotaj poemoj kaj deklamaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]