Lajos Török (kuracisto)
Etoso
Lajos Török | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Taub Lajos |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1863 en Buda |
Morto | 15-an de januaro 1945 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 4-20-8 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1887) |
Familio | |
Edz(in)o | Emma Delli (1898–1929) |
Okupo | |
Okupo | akademiulo dermatologo |
Lajos Török [lajoŝ torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Török Lajos estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro. Lia edzino estis Emma Delli
Lajos Török [1] naskiĝis la 3-an de septembro 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Török lernis en sia naskiĝurbo, li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1887. Post siaj studoj li vojaĝis al Vieno, Kiel, Londono, Parizo, Hamburgo, kie li okupiĝis ĉefe pri haŭtmalsanoj. Ekde 1895 li instruis en Universitato de Budapeŝto en rango privata profesoro. Post 3 jaroj li edziĝis. En la sama jaro li ankaŭ laboris en Malsanulejo Rókus, sed ankaŭ en la universitata kliniko. En 1908 li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az ekzema kór- és gyógytana (1892)
- A bőrkórtan kézikönyve. I. Általános rész. (1898)
- Spezielle Diagnostik der Hautkrankheiten (1906)