Lajos Thaisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Thaisz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1867 (1867-03-19)
en Nagybánhegyes
Morto 23-an de septembro 1937 (1937-09-23) (70-jaraĝa)
en Pestszentlőrinc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Lajos Thaisz [lajoŝ tajs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thaisz Lajos estis hungara ministeria oficisto.

Lajos Thaisz[1] naskiĝis la 19-an de marto 1867 en Tótbánhegyes, li mortis la 24-an de septembro 1937 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas la 23-a) en Pestszentlőrinc (nun urboparto en Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Thaisz lernis en Békéscsaba kaj Szarvas, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj en 1888 li laboris en semokontrola stacio apud Kálmán Czakó en Budapeŝto. En 1902 kun Árpád Degen Thaisz establis botanikan gazeton. Inter 1907-1910 li estis gvidanto de simila laborejo en Kassa, kie li fondis bibliotekon kaj kolekton pri semoj kaj plantoj. De 1910 ĝis la emeritiĝo en 1922 li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li okupiĝis pri la paŝtejoj kaj kaj herbejoj. Li ricevis la titolon ministeria konsilisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vetőmagok hamisításának meggátlásáról (1895)
  • A folyamtöltések begyepesítése (1897)
  • A hegyvidéki rétek és legelők megújítása (1910)
  • Adatok Bereg vármegye flórájához (1911)
  • Az alföldi gyepek fejlődéstörténete és azok minősítése gazdasági szempontból (1921)
  • A magyar talaj gyepesítése (1927)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]