Lale Gül

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lale Gül
Persona informo
Naskiĝo 1997
en Kolenkit District
Loĝloko Amsterdamo vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Libera Universitato de Amsterdamo vd
Profesio
Okupo verkisto • kolumnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lale GÜL (naskiĝis en 1997 en Amsterdamo) estas turkdevena nederlanda verkistino, konata pro sia aŭtobiografia verko Ik ga leven ("Mi ekvivos"), kiu estis publikigita en Nederlando en 2021 kaj rapide iĝis unu el la plej vendataj libroj, tradukita jam al 10 lingvoj[1]. En tiu libro ŝi malkaŝas en senprecedenca honesta maniero kaj kun multe da humuro la limigojn esti edukita en strikta islama turka familio kun kutimoj el la naskiĝregiono de siaj gepatroj. Pro tio ŝi travivis multajn obstaklojn en sia vivo inter samaĝuloj en Nederlando: 'muziko estas malpermesata, havi koramikon de la kontraŭa sekso estas kontraŭleĝa, edziniĝi kun kiu oni volas ne eblas, ŝminko estas malkonvena, spekti filmon en kiu oni kisas estas malakceptebla, festado de naskiĝtagoj ne estas permesata, ne estas permesata labori kun viroj kaj ankaŭ eliri kaj festeni ĉe festivaloj estas malpermesata.'[2] Post publikigo de tiu libro, ŝi estis minacata fare de homoj de la nederlanda-islama komunumo[3].

Ŝi studis la nederlandan ĉe la Libera Universitato de Amsterdamo. Ĝis ŝi estis deksepjara ŝi ĉeestis semajnfine koranan lernejon administritan de la Fondumo Milli Görüş.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) "Ik weet dat mijn ouders me nooit zullen vergeven" (Mi scias ke miaj gepatroj neniam pardonos min), Het Laatste Nieuws, p. 17, la 26-an de februaro 2022.
  2. (nl) Ik wil leven, Prometheus
  3. (nl) "Met haar roman confronteert Lale Gül de samenleving"(Kun sia romano Lale Gül konfrontas la socion), NRC - Opinie, la 16-an de marto 2021.