Saltu al enhavo

Lambelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa lambelo en blazono

Lambelo en arkitekturo estas orta modluro, kiu enkadrigas la suprajn ornamojn de aperturo, kaj en heraldiko estas figuro, lokita en la supro de la ŝildo, ofte uzata kiel brisuro de la duenaskitaj heredantoj.[1]

Laŭ Francisko Azorín lambelo estas Strio, kiu rektangule enkadrigas la suprajn ornamojn de aperturo. Heraldike, horizontala stri kun pendantaĵoj uzata kiel brisuro.[2] Li indikas etimologion el la latina labellum, el labrum (lipo, bordo, marĝeno).[3] Do ambaŭ apartigitaj signifoj koincidas en ambaŭ fontoj.

Heraldiko

[redakti | redakti fonton]
Standardo de la Princo de Kimrujo
Dinastio Lankastroj
Dinastio Anĵuo-Sicilio
Urbo Zweibrücken
Urbo Stolberg (Rejnlando)

Lambelo en blazono ofte signifas filon aŭ pli junan fraton.

Jen kelkaj blazonoj kun lambelo.

  1. NPIV [1] Alirita la 31an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 125.
  3. Azorín, samloke.