Landévennec

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Landévennec
Panoramo de la mara flanko de Landévennec
Panoramo de la mara flanko de Landévennec
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Arondismento Châteaulin
Kantono Crozon
Komunumaro Interkomunumo de la komunumoj de la duoninsulo de Crozon
Urbestro Roger Lars (2008-2014)
Insee-kodo 29104
Poŝtkodo 29560
Demografio
Loĝantaro 356 (2008[1])
Loĝdenso 25,7 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 18′ N, 4° 16′ U (mapo)48.292223-4.264723Koordinatoj: 48° 18′ N, 4° 16′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 116 m
Areo 13,83 km2
Situo
Landévennec (Finistère)
Landévennec (Finistère)
DEC
Map
vdr

Landévennec [lɑ̃devɛnɛk] estas komunumo de departemento Finistère, en Bretonio, en Francio. Ĝi situas ĉe la elfluejo rivero Aulne en la rodon de Brest, je egala distanco de Brest et de Quimper (55 km). Vasta je 1 385 hektaroj, Landévennec estas la plej malgranda komunumo de la duoninsulo Crozon.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Haveno Maria kun, fone, la preĝejo Notre-Dame kun ties martombejo.

Dom Louis Le Pelletier, benediktana monaĥo de Landévennec en la 18-a jc, aŭtoro de Dictionnaire de la langue bretonne, eldonita en 1754, atribuis la etimologion de Landévennec al la escepta kvalito de ties klimata situacio, kaj por li, la vorto venus de « Land-Teven », kiu signifas « sunbanatan lokon ».

Alia klarigo, ja malpli poezia, aperas tamen pli verŝajna. La insula setlado (4-a ĝis 7-a jc) estis markita per nomformoj kiaj « plou », kiu indikas paroĥon, kaj « lan » por sakrala loko, kiaj la ermitejoj kaj la monaĥejoj.

La historio de Landévennec, ligita al la abatejo ekde ties fondo fare de sankta Gvenoleo, en 485, certe ŝuldas al li sian nomon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Aulne kaj vilaĝo Landévennec
Fundo de la rodo de Brest (estuaro de rivero Aulne) vidata de la supraĵoj super la ŝiptombejo de Landévennec

Landévennec, nestiĝinta funde de rodo de Brest, ĉe la lasta meandro de rivero Aulne parte submergita okaze de la resupreniro de la marnivelo post la vurma Glaciepoko[2], konsistigas pitoreskan pejzaĝon, kiu inspiras poezion. Ĉio estas tie kunigita, arbaro, montaro (Ménez-Hom), rivero kaj maro.

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Legendo[redakti | redakti fonton]

  • La Legendo de la Sep Sanktuloj parte temas pri Landévennec. La kompleta teksto de ties malsamaj versioj estas legebla[3].

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Père Marc Simon : Saint Guénolé et l'abbaye de Landévennec, La Bretagne au cœur, eldoninto Jean-Paul Glisserot, 1997[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]