Bättwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Langmatten)
Bättwil
Blazono de Bättwil
Blazono de Bättwil
Blazono de Bättwil
Preĝejo Sankta Marteno en Bättwil
Preĝejo Sankta Marteno en Bättwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 605358 / 260103 (mapo)47.4916666666677.5097222222222Koordinatoj: 47° 30′ N, 7° 31′ O; CH1903: 605358 / 260103 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1213
Areo 1,69 km²
Alteco 360 m super marnivelo
Poŝtkodo 4112
Komunumkodo 2471
Mapo de Bättwil
Mapo de Bättwil
Mapo de Bättwil
vdr

Bättwil estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 213 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bättwil situas apud la franca landlimo en eksklavo de Kantono Soloturno. La eksklavo konsistanta el la kvin soloturnaj komunumoj de la Valo de Leymen estas disigita per la Laufenvalo de la cetera kantono Soloturno. Al la komunumo krom Bättwil mem ankaŭ apartenas la setlejoj Langmatten en nordoriento kaj Chlederen en oriento de la komunumo. Tra la komunumo fluas la rojo Binnbach, kiu parte ankaŭ nomiĝas Haugrabe, fontas en Hofstetten, kaj en Biel-Benken alfluas al Birsig. La montoĉeno Bättwilerberg en la sudo de la komunumo apartenas al la norda Ĵuraso. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,7 km², de kiuj 17% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo kaj 20% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bättwil limas en nordoriento al Biel-Benken (BL), en oriento al Witterswil, en sudo al Hofstetten-Flüh, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Leymen (Alzaco, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Bättwil kuniĝas la kantonaj vojoj n-ro 310 de Bazelo al Rodersdorf kaj n-ro 274 de Oberwil al Röschenz. Tra la komunumo pasas la tramlinio n-ro 10 de Bazelo al Rodersdorf. Sur la komunuma teritorio situas la haltejoj Bättwil kaj Flüh-Mariastein. De la haltejo Flüh-Mariastein buslinio kondukas al Hofstetten kaj Ettingen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bättwil datiĝas el la jaro 1244 kiel Betwilre. Dum mezepoko Bättwil apartenis kune kun Ettingen al la Monaĥejo Reichenau. La supera jurisdikcio apartenis al la episkopo de Bazelo, dum la malalta jurisdikcio apartenis al la Grafoj de Thierstein. El la heredaĵo de la Grafoj de Thierstein Soloturno akiris en la jaro 1522 du trionojn de la rajtoj pri Bättwil. En la jaro 1527 Soloturno aĉetis la reston kaj la vilaĝo fariĝis komplete soloturna havaĵo, formante parton de la tribunalejo Leimental de la voktejo Dorneck.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]