Lapáncsa
Aspekto
| Lapáncsa | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 7775 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 158 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 45° 49′ N, 18° 30′ O (mapo)45.81666718.5Koordinatoj: 45° 49′ N, 18° 30′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 4,36 km² ( 436 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Lapáncsa [lapAnĉa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 4 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.8193/18.4985
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7775
- Telefonprefikso: 72
Situo
[redakti | redakti fonton]Lapáncsa situas sur ebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo, fervojo Pécs-Osijek preteriras. Beremend kaj Villány troviĝas po 8, Siklós 20, Harkány 25, Mohács 29 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1349 laŭ tiama ortografio "Lappanch". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1760 germanoj refondis la komunumon. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1781
- 2 memorŝtonoj de 1993 kaj 1996 memore al la deporto
- vinkeloj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.adatbazis.mtaki.hu




