Lara Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lara Costa
Persona informo
Naskiĝo 1987
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo artisto • gravuristo • grafikisto • pentristo
Information icon.svg
vdr

Lara Monica Costa (naskiĝis en 1987) estas itala grafika artistino. Ŝi diplomiĝis pri grafika desegno kaj poste specialiĝis pri teknikoj de gravuraĵo ĉe la Akademio de Belartoj en Venecio.[1][2][3][4][5][6]

Lara Monica Costa kompletigis sian trejnadon en diversaj disciplinoj, inkluzive de gravuraj teknikoj, precipe kaligrafio, profundigante la studadon de la homa korpo kaj disvolvante personan artan lingvon, plenan de simbolaj elementoj.

Ŝi partoprenis enlandajn kaj internaciajn artajn ekspoziciojn. Ekzemploj estas en 2017 la Internacia Presa Bienalo en Varna, Bulgario, la ekspozicio 3-a GLOBAL PRINT en Alijó kaj iuj ĉirkaŭaj urboj de la regiono Doŭro, ekzemple Vila Real, Portugalio, grafika ekspozicio Tribuna en Rumanio kaj, fine, ekspozicia kolektivo organizita de la Asocio "Nuntempaj Gravuloj" Italio-Argentino ĉe la Galleria del '900 de Palazzo Sarcinelli en Conegliano.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]