Laure Patas d’Illiers
Laure Patas d’Illiers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1957 (67-jaraĝa) en Suresnes |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Sur bluaj planedoj |
Aliaj aktivaĵoj | informatikisto |
Esperantistiĝis en | 2012 |
Laure Patas d’Illiers estas franca esperantisto kaj informatikisto.
Ŝi estas vicprezidanto de la franca branĉo de Eŭropo Demokratio Esperanto kaj gajnis la Belartajn Konkursojn de UEA en 2018.
Ŝi estas kandidato pri Eŭropaj balotoj 2024, el Francio, en la listo Espéranto langue commune (Europe Démocratie Espéranto)[1] je la unua loko.[2]
Verkaro[redakti | redakti fonton]
- Sur bluaj planedoj, 164 p, Espéranto France 2021. Ĝi prezentas sciencfikciajn rakontojn, kie plej gravas la rilatoj inter diversaj homoj kaj ankaŭ inter homoj kaj la ĉirkaŭa medio.[3][4]
- Inès en Okcitanio, 74 p, Espéranto France 2023. Tiu ĉi romaneto, ilustrita per desegnaĵoj de la aŭtoro, celas precipe progresantojn.[5]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Les élections européennes, une « vitrine médiatique » pour les « petites listes »
- ↑ Élections européennes : qui est Laure Patas d’Illiers, la candidate Europe Démocratie Espéranto ?
- ↑ Recenzo en Sten Johansson, "Originalaj temoj de sciencfikcio" pri Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj noveloj. Laure Patas d’Illiers. 164 p. Espéranto France, 2021. En Esperanto, 1364(1) Januaro 2022, p. 13.
- ↑ Said Baluĉi, "Sur BLUAJ planedoj", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 16-17.
- ↑ Inès en Okcitanio, de Laure Patas d’Illiers
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Laure Patas d’Illiers en Verkoj.com
- Thierry Spanjaard intervjuas Laure Patas d'Illiers okaze de la Epizodo 8 de la Jutuba kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo esperante