Lauri Isak Laiho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lauri Isak LAIHO (lajho), finno, dir. de reklamfirmo. Nask. 19-a de julio 1895, mortis 4-a de januaro 1932. Loĝis kelkajn jarojn en Aŭstralio, kie laboris i. a. kiel red. de anglalingva gazeto. Verkis finne libron pri Nova Gvineo. Ĉiam gaja funkcianto en la Helsinka Societo „La Polusstelo“; faris mondonacon por la movado en F. Verkis kun aŭstraliano Delsudo: Aŭstralio: lando kaj popolo, kiu poste aperis ankaŭ finne en lia traduko.