Lawrence Ellison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Ellison
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1944 (1944-08-17) (79-jaraĝa)
en Bronkso, Nov-Jorkio,  Usono
Lingvoj angla
Loĝloko Malibu • Woodside
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-ChampaignUniversitato de Ĉikago • South Shore High School
Familio
Patrino Florence Spellman
Edz(in)o Melanie Craft • Barbara Boothe • Nancy Wheeler Jenkins • Adda Quinn
Infanoj David Ellison • Megan Ellison
Okupo
Okupo entreprenisto • komputosciencistopilotoaktoro
TTT
Retejo https://www.oracle.com/corporate/executives/larry-ellison/
vdr

Lawrence "Larry" Ellison (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1944 en la urboparto Bronkso de Novjorko) estas usona entreprenisto. Li estas la fondinto de la teknologia firmao Oracle, kies plej grava produkto estas las samnoma programaro Oracle; ekde la fondiĝo 14-a de junio 1977 ĝis septembro 2014 li estis ne nur posedanto, sed ankaŭ la efektiva ĉefo, aŭ en moderna vortumo ĉefa entreprena oficisto (ĈEO), de la firmao. Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 18,4 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 9-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj).[1] De tiam li kontinue estis inter la 10 plej riĉaj homoj, kaj dume ankoraŭ plialtigis sian rangon en la listo, ekzemple al la 6-a rango en 2010.[2] En la listo de 2023 li havis la 4-an rangon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]