Lawrence Montaigne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Montaigne
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1931 (1931-02-26)
en Broklino
Morto 17-an de marto 2017 (2017-03-17) (86-jaraĝa)
en Henderson
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • scenaristo • stuntisto • tradukisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lawrence MONTAIGNE (1931 - 2017) estis usona aktoro, verkisto, dancisto kaj riskaktoro.

Li naskiĝis en Novjorko, sed kreskis en Italio. Li parolis plurajn lingvojn - lerto, kiun li uzis por sia avantaĝo, por havigi rolojn en internaciaj produktaĵoj. Li deĵoris en la fama United States Marine Corps [Usona Marinfanteria Korpuso] kaj ĉeestis bivakejon de taĉmento en la Insulo Parris, kie li konis sian estontan amikon Steve McQueen.[1]

Dum 1980-a jardeko li instruis aktoradon ĉe North Texas State University. Dum kelkaj jaroj, Montaigne tradukis medicinajn tekstojn por eldonejo.

Televidserioj[redakti | redakti fonton]

Li aperis en la rolo de Dr. Chauncy Hartlund en epizodo de 1965 de la televidserio Perry Mason. En 1966, Montaigne portretis la Romulanon Decius en la epizodo de "Star Trek" "Balance of Terror"; li preskaŭ rolis kiel Sro. Spock kiam eblis, ke Leonard Nimoy aperos sur Mission Impossible.[2] Jaron poste, li portretis la Vulkanano Stonn, la amanto de la intencita edzino de Spock T'Pring, en la epizodo "Amok Time".

Li ankaŭ partoprenis televidseriojn Batman, Voyage to the Bottom of the Sea, The Man From U.N.C.L.E., Blue Light, Mission: Impossible, The Time Tunnel, The Invaders, McCloud, Hogan's Heroes kaj The Feather and Father Gang.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Li aperis en filmoj kiel The Great Escape (1963), Captain Sindbad (1963), Tobruk (1967), The Power (1968), The Psycho Lover (1970), Escape to Witch Mountain (1975), Framed (1975), Young Lady Chatterley (1977), Deadly Blessing (1981) kaj Dakota (1988).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. New Page 1. thegreatescapelocations.com. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27.
  2. Ken Miller (2012-08-08). The Man who would be Spock. LasVegasWeekly.com.