Leĝo de la bremsanta antaŭeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La leĝo de la bremsanta antaŭeco karakterizas fenomenojn, kiajn la nederlanda historiisto Jan Romein priskribis en 1937 en sia eseo De dialectiek van de vooruitgang (= la dialektiko de la progreso). La fenomeno estas aplikebla en multaj rilatoj. Kompreneble temas ne pri vera leĝo (kiu kapablus antaŭdiri), sed nur pri priskribo de aroj da fenomenoj. Eblas nomi ĝin kliŝo.

La "leĝo" sugestas, ke antaŭeco (tempa aŭ loka avantaĝo) en certa kampo aŭ fako malgrandigas la stimulojn por strebi al plia bonigo aŭ progreso, tiel ke iam iu alia preterpasas. Apogiĝo al la antaŭeco bremsas plian progreson. Komenca avantaĝo iom post iom iĝas malavantaĝo.

Tiel, teknika entrepreno povas evoluigi kaj enkomercigi produkton kun granda noveca valoro, sed poste nutri sin de regulaj enspezoj sen investi plu en tiun aŭ similajn produktojn. Sekve konkurenculoj povas unue imiti la novan produkton, poste plibonigi ĝin kaj fine transpreni grandan parton de la merkato.

Ankaŭ unuopulo povas "ripozi sur siaj laŭroj" kaj tiel esti atingita, eĉ preterpasita de aliaj. Tiu fenomeno foje okazas en sporto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Romein en sia publikaĵo mencias ekzemplon de la publika lumigo de Londono. Li demandas sin, kial tiel renoma urbo en la 1930-aj jaroj ankoraŭ uzis gaslampan lumigon. La klarigo estas simpla: Londono estis la unua urbo, kiu grandskale enkondukis publikan lumigon, kaj en tiu tempo lumgaso estis la sola disponebla tekniko. Kiam elektra lumo akiris avantaĝojn kaj estis enkondukita en aliaj urboj, Londono jam konsiderinde investis pri gaslumo kaj ne sentis urĝon ŝanĝi al elektro – ĝi ja havis funkciantan sistemon, do ne estis vera neceso, adapti ĝin al pli moderna tekniko.

Pli nova ekzemplo estas tiu de telekso kaj telekopio. Telekso dum jardekoj estis grava komunikilo en komercaj rilatoj; ĉar ĝi akceptas nur latinajn literojn, ĝi donis avantaĝon al latinskribaj lingvoj. Kiam la telekopiilo estis inventita en Germanio, latinskriba lando, oni tie pro la ekzisto de telekso opiniis ĝin nebezonata, kaj ne estis vera merkato por ĝi. Kontraŭe Japanio spertis la mankon de tia komunikilo; japanaj firmaoj transprenis la teknikon de telekopiado, kiu fine preskaŭ forpuŝis la teleksadon.