Le Père Duchêne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Père Duchêne
periodaĵo
Komenco 1790 vd
Fino 24-a de marto 1794 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) Jacques René Hébert vd
vdr

Le Père Duchêne ([lə pɛʁ dyʃɛn] La Patriarko Djuŝen[1]) estas titolo de gazeto, kiu aperis plurfoje en la franca historio, redaktite de tre diversaj homoj. La unua aperis en 1789 redaktita de pastro. La plej fama (Le Père Duchesne) estis redaktita de Jacques René Hébert de 1790 ĝis 1794 kaj ludis unuarangan rolon en la Franca Revolucio, ĉar ĝi estis disdonita al ĉiuj soldatoj de la franca armeo. Ĝi estis ade kopiita, foje moke, foje pli radikale kun variaĵoj en la titolo (La mère Duchesne, Le fils Duchesne, Les Enfants du Père Duchesne, ktp., t.e. la patrino, la filo, la gefiloj, ktp Duchesne), jam dum la revolucia periodo (1790 ĝis 1799) kaj poste en diversaj aliaj okazoj (dum la Franca revolucio de 1830, la Franca revolucio de 1848, la Pariza Komunumo (1871), inter tiuj eventoj kaj ankaŭ poste).

La originaleco de tiu gazeto estas ĝia aparta tono: la titolo ĉiam entenis humurajn vortojn kiuj ŝanĝiĝis laŭ la cirkonstancoj; ekzemple: La grande joie du Père Duchesne en apprenant que ... (La granda ĝojo de la patro Duchesne ekscianta ke ...), la grande colère du Père Duchesne lorsqu'il a su que ... (La granda kolero de la patro Duchesne, kiam li eksciis ke ...). La stilo estis aparta kun personaj rakontoj en ŝajne popola stilo (dum Hébert ekzemple fakte estis klera homo) kaj multaj sakraj esprimoj. Le Père Duchesne ludis pintan rolon en la franca revolucio per siaj plej radikalaj pozicioj.

Dum la Pariza Komunumo de 1871 ĝin redaktis VERMERSCH, VUILLAUME kaj HUMBERT sekvante la modelon de Hébert. Ĝi aperis kun tago menciita laŭ la Franca respublika kalendaro.

La du skribmanieroj Duchesne kaj Duchêne estas ekvivalentaj. La franca ortografio iom post iom anstataŭigis tiajn (ne plu prononcatajn) s-ojn per cirkumflekso.

Le Père Duchesne

de Jacques René Hébert

Le Père Duchêne

de la Komunumo de 1871.


Le Père Duchêne Illustré[redakti | redakti fonton]

De la 21-a de aprilo ĝis la 24-a de majo 1871 aperadis dek numeroj de Le Père Duchêne Illustré ilustrita suplemento de "Le Père Duchêne" per kiu oni povas bilde sekvi semajnon post semajno la precipajn eventojn de la Komunumo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Duchêne estas nemalofta (ĉ 10 000 nomportantoj en Francio) franca familia nomo kiu signifas "de la kverko", donata al homoj kiuj loĝis proksime de kverkejo. Ofteco de la familinomo Duchêne en Francio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.